Čoltovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čoltovo situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Čoltovo, hungare Csoltó (ĉoltO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo[redakti | redakti fonton]

Čoltovo situas laŭ maldekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Tornaľa-Rožňava. La lasta troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1291 en formo "Chokothow". En 1566 la turkoj, en 1682 la poloj detruis la vilaĝon. En 1828 oni nombris 76 domojn kaj 563 homojn. En 1910 loĝis en Csoltó 571 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Csoltó apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Čoltovo 475 da homoj, (335 hungaroj, 83 ciganoj, 45 slovakoj, po 1 ĉeĥo kaj ukraino). Apud la vilaĝo ŝtonominejo funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]