Saltu al enhavo

Hodkovce

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hodkovce situas en la plej griza regiono

Hodkovce, hungare Hatkóc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Hodkovce troviĝas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo preskaŭ kontaktiĝanta kun Šemša. Košice troviĝas 12 km-ojn.

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Horhkowch". En 1563 la turkoj atakis la vilaĝon, la loĝantoj rifuĝis. Post 7 jaroj la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 loĝis en Hatkóc 216 homoj, (177 hungaroj, 37 slovakoj, po 1 germano kaj kroato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Hatkóc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hodkovce 267 homoj, (escepte 2 hungarojn ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]