Malčice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malčice situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Malčice, hungare Málca estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malčice situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Michalovce troviĝas 23 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1274. Post la tatara invado fortikaĵo konstruiĝis, kiun baldaŭe Matiaso la 1-a okupis kaj malkonstruis. En 1910 loĝis en Málca 1262 da homoj, (907 slovakoj, 328 hungaroj, 8 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Málca apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Malčice 1309 da homoj, (1218 slovakoj, 77 ciganoj, 5 hungaroj, 4 ĉeĥoj, 2 ukrainoj, po 1 germano, ruteno kaj polo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]