Vyšný Medzev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšný Medzev troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vyšný Medzev, hungare Felsőmecenzéf, germane Obermetzenseifen estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Ober, vyšný kaj felső signifas: supra.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšný Medzev situas en fino de sakovojo el Medzev.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427, fondita de germanoj. Dum la historio la loĝantoj okupiĝis pri feroprilaboroj. En 1910 loĝis en Felsőmecenzéf 1575 homoj, (592 hungaroj, 522 germanoj, 235 slovakoj, 42 rutenoj, 21 rumanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio. Inter 1960-1999 la municipo estis en Medzev. En 2001 loĝis en Vyšný Medzev 529 homoj, (394 slovakoj, 67 germanoj, 51 ciganoj, 7 hungaroj, 2 ĉeĥoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]