Veľké Ozorovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľké Ozorovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Veľké Ozorovce, hungare Nagyazar (nadjazar) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Veľké kaj nagy signifas: granda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľké Ozorovce situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Sečovce troviĝas 6 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1304 en formo "Azar". Komence la kampoj apartenis al Johano Azari. En la 16-a jarcento formiĝis apudaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda Azar. En 1831 la loĝantoj partoprenis en ribelo ĥolero. En 1910 loĝis en Nagyazar 698 da homoj, (343 slovakoj, 301 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Nagyazar apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj, post 2 jaroj la germana armeo bruldetruis Veľké Ozorovce. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľké Ozorovce 719 da homoj, (677 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 5 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]