Sejkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sejkov situas en la plej griza distrikto

Sejkov, hungare Székó (sEkO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.

Situo[redakti | redakti fonton]

Sejkov situas laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Michalovce-Uĵhorodo preteriras. La lasta troviĝas 8 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1412. En 1910 loĝis en Székó 430 da homoj, (402 slovakoj, 17 hungaroj, 10 germanoj, unusola ruteno). Ĝis Traktato de Trianon Székó apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Sejkov 209 da homoj, (200 slovakoj, 4 ukrainoj, unusola ĉeĥo).