Horňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horňa situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Horňa, hungare Katlanos estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungra nomo estis Hornya, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Horňa situas laŭ traira flankovojo. Sobrance troviĝas 2 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1282. En 1910 loĝis en Katlanos 569 da homoj, (534 slovakoj, 17 hungaroj, 11 germanoj, 7 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Katlanos apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Horňa 380 da homoj, (368 slovakoj, ciganoj, 2 ĉeĥoj, unusola ukraino).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]