Vojka (distrikto Trebišov)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vojka
Vojka situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vojka, hungare Véke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vojka situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 6 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1233. Tiam la kampoj apartenis al Petro Weytke. En 1865 incendio okazis. En 1910 loĝis en Véke 596 da homoj, (594 hungaroj, 2 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Véke apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Véke rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Vojka 434 da homoj, (377 hungaroj, 52 slovakoj, 2 ĉeĥoj, 1 ukraino).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]