Vysoká nad Uhom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vysoká nad Uhom situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vysoká nad Uhom, hungare Magasrév estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Viszoka. Vysoká kaj magas signifas: alta.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vysoká nad Uhom situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de , laŭ traira flankovojo. Veľké Kapušany troviĝas 9 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Vyzaka". Ĝis la 20-a jarcento la kampoj apartenis al abatejo de Leles. Pestoj okazis en 1709 kaj iom poste. En 1910 loĝis en Magasrév 1175 da homoj, (1035 slovakoj, 97 hungaroj, 43 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Magasrév apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Vysoká nad Uhom 906 da homoj, (895 slovakoj, po 4 hungaroj kaj ukrainoj, 2 ĉeĥoj, unusola moravo).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]