Perín-Chym

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perín-Chym situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Perín-Chym, hungare Perény-Hím estas municipo kun 2 vilaĝoj en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. En 1991 proksima setlejo aliĝis al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Perín-Chym situas laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Perín/Perény[redakti | redakti fonton]

Tiu vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1220 en formo "Peruen". Tio estis devenejo de historia familio Perényi. En 1910 loĝis en Perény 1241 homoj, (plejparte hungaroj).

Chym/Hím[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi vilaĝo estis unue menciita en 1294 en formo "Heym". Komence la kampoj apartenis al familio Hímy (hImi). En 1910 loĝis en Hím 284 homoj, (plejparte hungaroj).

Municipo[redakti | redakti fonton]

Ĝis Traktato de Trianon ambaŭ komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1948 duono de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintoj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. La vilaĝoj kunfandiĝis en 1964. En 2001 loĝis en Perín-Chym 1506 homoj, (983 slovakoj, 514 hungaroj, 3 ĉeĥoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]