Slavošovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slavošovce troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Slavošovce, hungare Nagyszabos (nadjsaboŝ), germane Großslawdorf estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1927 la oficiala slovaka nomo estis Slabošká VelkáVeľká Slaboška, la hungara nomo ĝis 1902 estis Nagyszlabos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Slavošovce situas en valo de rojo, laŭ fervojo Magnezitovce-Plešivec. Rožňava troviĝas 29 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1313 en formo "Szederjes". Ekde 1396 ferofandejoj, ekde la 18-a jarcento paperofarejoj ekfunkciis. Inter 1596-1686 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1710 pro pesto 126 da homoj mortis, en 1765 incendio okazis. En 1828 oni komputis tie 102 domojn kaj 797 homojn. En 1910 loĝis en Nagyszabos 925 da homoj, (602 slovakoj, 217 hungaroj, 39 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Slavošovce 1840 da homoj, (1645 slovakoj, 147 ciganoj, 25 hungaroj, 10 ĉeĥoj, 3 germanoj kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]