Gelnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gelnica
hungare: Gölnicbánya, germane: Gölnitz
urbo
Gelnica
Blazono
Oficiala nomo: Gelnica
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Gelnica
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Rivero Hnilec
Situo Gelnica
 - alteco 372 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 53″ N 20° 56′ 14″ O / 48.84806 °N, 20.93722 °O / 48.84806; 20.93722 (mapo)
Areo 57,652 km² (5 765,2 ha)
Loĝantaro 6 157 (31.12.2007)
Denseco 106,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1246
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 056 01
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj GL
NUTS 526509
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Gelnica
Retpaĝo: www.gelnica.sk
Portalo pri Slovakio

Gelnica, hungare Gölnicbánya, germane Gölnitz estas urbo (iam grava minurbo) en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Gelnica, kies distriktejo estas.

Panoramo kun preĝejturo en Gelnica

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo, laŭ flankovojo, laŭ fervojo Banská Bystrica-Prešov. De la lasta ĝi troviĝas 32 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la valo loĝis en la neolitiko kaj bronzepoko. Germanoj fondis setlejon por minadi en la 12-a jarcento. En 1241 la tataroj detruis la komunumon, poste alvenis denove germanoj kaj fortikaĵo konstruiĝis. En la hungaraj dokumentoj ĝi aperas unuafoje en 1263 en formo Gylnychbanya, kiu urbiĝis en 1264 danke al Béla la 4-a. En 1288 ankaŭ klostro fondiĝis, sed okazis ribelo en 1543, sekve ĝi ruiniĝis. Dume la urbeto prosperis pro la minado de arĝento kaj kupro, sekve iĝis libera reĝa urbo. Husanoj okupis la fortikaĵon en mezo de la 15-a jarcento. En 1726 Gölnic estis centro de la proksimaj minurboj. Baldaŭe oni minis precipe feron kaj oni okupiĝis ankaŭ pri fandado. En 1910 en la urbo loĝis 3833 da loĝantoj (2095 germanoj, 1098 slovakoj, 606 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de "Gölnicbánya". Poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Ankaŭ nun la urbo prosperas pro la ferominado. En 2001 loĝis en la urbo 6404 da homoj, 96%-oj de la loĝantoj estis slovakoj.

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo[redakti | redakti fonton]

Unue hungare, poste laŭ nuna slovaka formo:

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya
Gelnica Spišská Nová Ves Jasov Rožňava
Rudabánya Smolník (distrikto Gelnica) Telkibánya

Krome ankaŭ la 4 proksimaj minejoj formis aliancon (hungare, slovake):

Gölnicbánya Merény Szepesremete Szomolnok
Gelnica Nálepkovo Mníšek nad Hnilcom Smolník
Gelnica

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la tiama Gölnicbánya naskiĝis:

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]