Ernő Flachbarth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Flachbarth
Ernő Flachbarth 1950.
Ernő Flachbarth 1950.
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de marto 1896(nun 1896-03-03)
en Hungario Gölnicbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 12-an de decembro 1955
en Hungario Pécs (Hungario)
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo juristolektororedaktoro
vdr

Ernő Flachbarth [flaĥbart], laŭ hungarlingve kutima nomordo Flachbarth Ernő estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Flachbart.

Ernő Flachbarth[1] naskiĝis la 3-an de marto 1896 en Gölnicbánya (aŭ Göllnitz) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Gelnica en Slovakio, li mortis la 12-an de decembro 1955 en Pécs (pri la mortodatoj ekzistas pluraj aliaj datenoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Flachbarth apartenis al la germana minoritato de la lando. Li li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li estis ĵurnalisto-redaktoro en la ĵus fondita nova ŝtato Ĉeĥoslovakio. Ekde 1922 li havis politikan postenon en Prago, ekde 1925 en Bratislavo. Li strebis por la minoritataj rajtoj, tial li estis ofte molestita. En 1933 li translokiĝis al Budapeŝto, en la sekva jaro li instruis en Universitato de Hajdelbergo, ekde 1939 en Universitato István Tisza. De 1949 ĝis sia morto li estis katedrestro en Universitato de Pécs. Intertempe en 1952 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li havis edzinon sen idoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Csehszlovák nyelvrendelet kritikai ismertetése (1926)
  • Geplante Rechtsbruch in der Slovakei (1927)
  • Ruszinszkó autonómiája a nemzetközi- és a csehszlovák alkotmányjog szempontjából (1934)
  • System des internationalen Minderheitenrechtes. Geschichte des internationalen Minderheitenschutzes-positives materielles Minderheitenrecht. (1937)
  • A nemzetiségi csoportok jogi helyzete a szlovák alkotmány szerint (1943)
  • Bécsi döntőbírói határozat 5. pontja (1944)
  • Nemzetközi Közjog - Flachbarth Ernő egyetemi előadásainak vezérfonala az 1950-51. tanévre (1951)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]