Bežovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bežovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Bežovce (beĵovce), hungare Bező (bezO) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.

Situo[redakti | redakti fonton]

Bežovce situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de , proksime de ukraina landlimo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo al Ukrainio preteriras. Veľké Kapušany troviĝas 18 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Blezanalaza. Ĉirkaŭ 1720 la vilaĝo senhomiĝis, sed baldaŭe rehomiĝis. En 1910 loĝis en Bező 1699 da homoj, (1527 slovakoj, 120 germanoj, 51 hungaroj, unusola kroato). Ĝis Traktato de Trianon Bező apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Bežovce 1039 da homoj, (1030 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]