Veľaty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľaty situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Veľaty, hungare Velejte estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľaty situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Michaľany-Trebišov, laŭ fervojo Slovenské Nové Mesto-Trebišov. La lasta troviĝas 12 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1220 en formo "villa Velchea". En 1566 la tataroj detruis la vilaĝon, en 1663 pesto, en 1831 ĥolero okazis. En 1910 loĝis en Velejte 707 da homoj, (379 hungaroj, 282 slovakoj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Velejte apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Velejte rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľaty 831 da homoj, (819 slovakoj, 5 ĉeĥoj, 2 hungaroj, 1 ruteno).