Priekopa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Priekopa (apartigilo)
Priekopa situas en la plej griza distrikto

Priekopa, hungare Kapás estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Prikopa, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Priekopa situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, la kampoj tuŝas la ukrainan landlimon. Sobrance troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1418. En 1910 loĝis en Kapás 529 da homoj, (391 rutenoj, 116 germanoj, 18 hungaroj, 3 kroatoj, unusola slovako). Ĝis Traktato de Trianon Kapás apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Priekopa 323 da homoj, (321 slovakoj, unusola ĉeĥo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]