Saltu al enhavo

Rochovce

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rochovce
municipo de Slovakio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 049 36
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 362  (2025) [+]
Loĝdenso 43 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 42′ N, 20° 18′ O (mapo)48.702520.3Koordinatoj: 48° 42′ N, 20° 18′ O (mapo) [+]
Alto 371 m [+]
Areo 8,330493 km² (833.0493 ha) [+]
Rochovce (Slovakio)
Rochovce (Slovakio)
DEC
Situo de Rochovce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rochovce [+]
vdr
Rochovce troviĝas en la plej griza parto

Rochovce, hungare Rozsfalva (roĵfalva), germane Rachensdorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Rochfalva, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Rochovce situas sub monto 882 m-ojn alta en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Magnezitovce-Plešivec. Rožňava troviĝas 28 km-ojn.

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1318 en formo "Rezemch". En 1570 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1710 pro pesto 180 homoj mortis. Ekde 1774 paperofarejo ekfunkciis. En 1828 oni komputis tie 72 domojn kaj 596 homojn. Ekde la 19-a jarcento oni minadis ferercon. En 1910 loĝis en Rozsfalva 450 homoj, (397 slovakoj, 42 hungaroj, 4 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Rochovce 322 homoj, (270 slovakoj, 26 ciganoj, 18 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]