Veľké Raškovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľké Raškovce situas en la plej griza distrikto

Veľké Raškovce, hungare Nagyráska estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce. Veľké kaj nagy signifas: granda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľké Raškovce situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Laborec, laŭ flankovojoj. Michalovce troviĝas 24 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la kuprepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1332. En 1910 loĝis en Nagyráska 466 da homoj, (451 hungaroj, 14 slovakoj, 1 germano). Ĝis Traktato de Trianon Nagyráska apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Nagyráska rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Veľké Raškovce 347 da homoj, (290 hungaroj, 52 slovakoj, 3 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]