Veľké Slemence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľké Slemence
hungare: Nagyszelmenc
municipo
Ortodoksa preĝejo de Veľké Slemence
Oficiala nomo: Veľké Slemence
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Michalovce
Historia regiono Supra Hungarujo
Najbaras kun Mali Selmenci Ukrainio
Situo Veľké Slemence
 - alteco 103 m s. m.
 - koordinatoj 48° 34′ 12″ N 22° 08′ 13″ O / 48.57000 °N, 22.13694 °O / 48.57000; 22.13694 (mapo)
Areo 9,972 km² (997,2 ha)
Loĝantaro 629 (31.12.2010)
Denseco 63,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 77
Telefona antaŭkodo +421-56
Aŭtokodoj MI
NUTS 543888
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Veľké Slemence
Retpaĝo: www.nagyszelmenc.sk
Portalo pri Slovakio
Ŝtatlima trapasejo inter la slovaka Veľké Slemence kaj la ukraina Mali Selmenci. Post tiu bariero estas jam alia tempo, je unu horo pli.

Veľké Slemence (hungare Nagyszelmenc) estas vilaĝo en Slovakio, en departemento de Košice, en distrikto Michalovce.

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľké Slemence situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka-ukrainia landlimo, laŭ traira flankovojo, Veľké Kapušany estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1332 pri Szelmenc, kiu dum la historio estis unueca komunumo. En 1566 la tataroj faris senhoma la vilaĝon. En 1910 vivis en Veľké Slemence 844 da homoj, plej parte hungaroj kaj apartenis al Ung, en distrikto de Veľké Kapušany. Inter 1920-1938 la regiono apartenis al Ĉeĥoslovakio. Poste ĝi rehungariĝis laŭ Arbitracio de Vieno ĝis 1944. En 1946 Sovetunio distranĉis la vilaĝon kaj dum unu tago konstruis ŝtatlimon. Ekde tiam estas Mali Selmenci en Sovetunio kun katolika preĝejo, Veľké Slemence en Ĉeĥoslovakio kun ortodoksa (omaĝe al Sankta Spirito el 1886) kaj kalvinana preĝejoj. En 2006 nova katolika preĝejo konstruiĝis en Veľké Slemence, kie en 2001 vivis 604 da homoj (hungaroj: 586). En 2005 limotrapasejo ekfunkciis por perpieda kaj bicikla trafikoj.