Malá Tŕňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malá Tŕňa
hungare: Kistoronya
municipo
Vinkeloj en Malá Tŕňa
Oficiala nomo: Malá Tŕňa
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Najbaras kun Veľká Tŕňa
Situo Malá Tŕňa
 - alteco 167 m s. m.
 - koordinatoj 48° 27′ 19″ N 21° 40′ 53″ O / 48.45528 °N, 21.68139 °O / 48.45528; 21.68139 (mapo)
Areo 9,807 km² (980,7 ha)
Loĝantaro 415 (31.12.2008)
Denseco 42,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 82
Tel. prefikso +421-56
NUTS 513792
Aŭtokodoj TV
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Malá Tŕňa
Retpaĝo: www.malatrna.eu
Portalo pri Slovakio

Malá Tŕňa (hungare Kistoronya) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Malá kaj kis signifas: malgranda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malá Tŕňa situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Trebišov troviĝas 23 km. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Tokaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1221 Andreo la 2-a fondis abatejon en tiama "Thurul", kiun la tataroj detruis post 20 jaroj. La vilaĝo menciiĝas en 1392 en formo "Kysthoronya". En 1910 loĝis en Kistoronya 567 da homoj, (529 hungaroj, 37 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Kistoronya apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Sátoraljaújhely, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kistoronya rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Malá Tŕňa 452 homoj, (395 slovakoj, 56 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romanika, nun kalvinana preĝejo, iam apartenanta al la abatejo, post jarcentoj novgotikiĝis