Margecany
Margecany | |
hungare: Margitfalva, germane: Margareten | |
municipo | |
Margecany
| |
Oficiala nomo: Margecany | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Gelnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Riveroj | Hornád, Hnilec |
Situo | Margecany |
- alteco | 330 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 53′ 30″ N 21° 00′ 50″ O / 48.89167 °N, 21.01389 °O (mapo) |
Loĝantaro | 2 013 (31.12.2010) |
Unua skribmencio | 1235 |
Plej facila aliro | al Ružín |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 055 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | GL |
NUTS | 543322 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Margecany | |
Retpaĝo: www.margecany.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Margecany (hungare Margitfalva germane Margarethen in der Zips) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. En ĉiuj lingvoj oni rekonas la nomon Margareta.
Situo
[redakti | redakti fonton]Margecany situas laŭ maldekstra bordo de Hornád, laŭ flankovojoj. Trajnoj trafikas al Košice, Krompachy kaj Gelnica. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1235, poste en 1300 laŭ tiama hungara ortografio "Szent Margitha". La slovaka loknomo Margycziany aperis en 1588. En 1787 loĝis tie 408 vilaĝanoj en 65 domoj, en 1828 517 vilaĝanoj en 71 domoj. Ekde 1871 fervojo trafikas tie. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Margitfalva 798 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Gelnica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la najbara vilaĝeto aliĝis al la municipo. Post 3 jaroj akvorezervujo konstruiĝis, sekve Margecany translokiĝis en pli altan lokon. En 2001 vivis tie 2035 homoj, (2006 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de 1825, en la 20-a jarcento novgotikiĝis
- akvorezervujo
- fervoja tunelo
- baroka kastelo el la 18-a jarcento, en la 19-a jarcento pligrandiĝis
- ŝtona kaj ligna pontoj