Albert Breuer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Breuer
Persona informo
Naskonomo Breuer Albert Sándor
Naskiĝo la  3-an de decembro 1870(nun 1870-12-03)
en Hungario Gölnicbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 11-an de aŭgusto 1930
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Albert Breuer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Breuer Albert estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Albert Breuer[1] naskiĝis la 3-an de decembro 1870 en Gölnicbánya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Gelnica en Slovakio), li mortis la 11-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Breuer akiris diplomon en Veterinara Akademio de Budapeŝto en 1892, poste li estis asistanto 3 jarojn, pli poste li estis bestokuracisto en Cegléd. Li eklaboris en la ĉefa buĉejo de Budapeŝto en 1897, ekde 1903 li estris jam ĉiujn buĉejojn en Hungario. Li ankaŭ instruis en la iama akademio - tiam jam altlernejo inter 1901 kaj 1929. En 1915 li ricevis la instruan rangon publika eksterordinara instruisto, en 1929 li emeritiĝis. Li okupiĝis pri ekzameno de viandoj, la samon li instruis. Li ricevis reĝan premion.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A szarvasmarhák gümôkórja vágóhídi statisztika alapján (1900)
  • A Budapest székesfôvárosi közvágóhíd és marhavásár ötvenéves története, 1872–1922 (kunaŭtoro, libroforme, 1928).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.