Sychrov (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sychrov
kastelo
Kastelo Sychrov
Oficiala nomo: Sychrov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Municipo Sychrov
Historiaj regionoj Bohemio, Ĉeĥa reĝlando
Situo Sychrov
 - alteco 389 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 34″ N 15° 05′ 20″ O / 50.62611 °N, 15.08889 °O / 50.62611; 15.08889 (mapo)
Stiloj gotika, novgotiko, novrenesanco
Konstruado 17-a jarcento
 - Alikonstruo 1830-aj jaroj, 1847–1862
Nuntempa posedanto Ĉeĥa respubliko
Pluaj posedantoj Valenŝtejnoj, Rohanové
Konstruinto Lamottové z Frintropu
Por publiko jes
Vizito 115 517 (2018)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Castle Sychrov
Retpaĝo: www.zamek-sychrov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kastelo Sychrov situas en samnomata municipo, en nordorienta parto de Ĉeĥio, en regiono Liberec, 16 km sude de la urbo Liberec.

Unu el la plej vizitataj kasteloj en Ĉeĥio, unika ekzemplo de novgotika nobela sidejo kun origina tiutema ekipo, ĉirkaŭita de vasta natura parko.

Pro sia valoro ĝi estis en 1995 enskribita al la Listo de naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine fortikaĵo el la 15-a jarcento, en jaroj 1690-1693 rekonstruita je baroka kasteleto far posteuloj de Wallenstein. En 1820 la kastelon aĉetis princa familio Rohan, ekzilita el Francio post Granda revolucio. Tiu ĉi malnova nobela familio, devenanta el Bretonio, apartenis al dek plej influhavaj nobelaj familioj en Francio. Ĝi faris el Sychrov unu el siaj ĉefaj sidejoj kaj realigis du ampleksajn rekonstruojn, kiuj donis al la kastelo ĝian nunan aspekton: la unua okazis en la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento en stilo de malfrua klasikismo (empiro) kaj la dua, inter 1847 kaj 1862, en stilo de romantika gotiko (inkluzive ĉiujn kastelajn internaĵojn). Neripeteblan etoson donis al Sychrov lignogravuristo Petr Bušek, kiu realigis admirindan lignan ornamon de muroj kaj plafonoj de kastelaj salonoj kaj preskaŭ tutan ĝian meblaron. En 20-aj kaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la kastelo trapasis partan funkciisman adapton. Fine de la Dua mondmilito la kastelo estis konfiskita surbaze de la dekretoj de Beneš kaj la kastelo fariĝis ŝtata havaĵo. Ekde 1950 ĝi iĝis publike alirebla. Ekde la 90-aj jaroj estas realigata vasta rekonstruado kaj restaŭrado de eksteraj kaj internaj partoj de la kastelo kaj de la kastelparko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo estas publike alirebla tutjare. La baza linio (nur kun akompano de ĉiĉerono) daŭras 75 minutojn kaj inkluzivas trarigardon de 42 ejoj, kiuj prezentas kompleksan ekspozicion pri nobela vivo en la kamparo en la dua duono de la 19-a jarcento. Portreta galerio de Rohan,entenanta pli ol 240 portretojn, estas la plej granda kolekto de franca portreta pentroarto en tuta Mezeŭropo kaj la plej grava tiuspeca kolekto ekster Francio. Ĝi prezentas ne nur membrojn de la nobela familio Rohan, sed ankaŭ tiujn de la reĝa dinastio de Bourbon. Riĉe ornamitajn salonojn kompletigas rimarkindaj kolektoj de porcelano, vitraĵoj kaj stano.

En la kastela arealo troviĝas ankaŭ daŭra ekspozicio de rabobirdoj, granda akvario de riverfiŝoj kaj ejo por mallongdaŭraj ekspozicioj.

Memortabulo de Antonín Dvořák lokigita sur konstruaĵo de eksa kastela ĉevalejo

Parko[redakti | redakti fonton]

La kastelon ĉirkaŭas vasta 23hektara kastela parko en natura pejzaĝeca stilo, en kiu kreskas multaj raraj ekzotikaj arboj (inkluzive unikan rohanan fagon -Fagus silvatica Rohani, kultivitan rekte en Sychrov). Krom tio en la parko estas konstruitaj pluraj romantismaj konstruaĵoj (ekz. Belvida turo de la reĝido Rudolfo aŭ festopordego nomata „Burgo de Arturo“ havanta aspekton de romantika burgruino).

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Kun la kastelo estas ligita ankaŭ ankaŭ mondfama komponisto Antonín Dvořák, kiu sepfoje gastis en Sychrov ĉe sia longjara amiko, kastelmastrumanto Alois Göbl. Beleco de la kastela parko, en kiu li ofte promenadis, inspiris lin dum verkado de multaj komponaĵoj, ekz. Violonkoncerto a minor, op. 53 kaj opero Dimitrij.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]