Frýdštejn (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frýdštejn

Rokburgo • burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 38′ 55″ N, 15° 10′ 4″ O (mapo)50.64861111111115.167777777778Koordinatoj: 50° 38′ 55″ N, 15° 10′ 4″ O (mapo)
Frýdštejn (Ĉeĥio)
Frýdštejn (Ĉeĥio)
DEC
Frýdštejn
Frýdštejn
Situo de Frýdštejn
Map
Konstruita 1385
Nuntempa posedanto Municipo Frýdštejn
Retadreso Oficialaj paĝoj
vdr

Frýdštejn estas burgruino en Ĉeĥio. Ĝi situas en samnoma vilaĝo Frýdštejn, en regiono Liberec, distrikto Jablonec nad Nisou.

Dominanto de la burgo estas konserviĝinta granda burgoturo, konstruita sur la plej alta sabloŝtona roko, de kiu estas vidinda panoramo de la tuta ĉirkaŭaĵo. La turo havas alton de 15 m, diametron de 5 m, kaj muraro dikas 2 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la burgo devenas el 1385 kaj ĝi ofte ŝanĝis siajn posedantojn. La burgo publike alireblas ekde 1892, kiam de la nobela familio Rohan el Francio aĉetis ĝin kleriga societo el Turnov. Nuntempe la burgo estas posedaĵo de la komunumo Frýdštejn.

Rigardo el subaj etaĝoj de la burgo
Spacoj ĉizitaj en sabloŝtonoj

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo alireblas ekde majo ĝis oktobro, alitempe laŭ interkonsento.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]