Džbánov (Voděrady)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ Džbánov.
Džbánov
vilaĝo
Evangelia preĝejo en Džbánov
Oficiala nomo: Džbánov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Parto de Voděrady
Montaro Svitava montetaro
Domoj 42
Situo Džbánov
 - koordinatoj 49° 57′ 08″ N 16° 18′ 28″ O / 49.95222 °N, 16.30778 °O / 49.95222; 16.30778 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 566 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Džbánov (Voděrady)
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Džbánov troviĝas en Ĉeĥio, 1 km oriente de Voděrady, al kiu ĝi administre apartenas. Ĝi ekestis kiel vilaĝo de "ĉeĥa tipo" kun bienoj koncentritaj ĉirkaŭ vilaĝplaco. En Džbánov troviĝas evangeliana paroĥestrejo, evangeliana preĝejo kaj monumento al falintoj en la unua mondmilito. Vivas ĉi tie 117 loĝantoj (2021).

Topografio[redakti | redakti fonton]

Džbánov situas en valkaldrono inter municipoj Jehnědí, Voděrady kaj Sloupnice, kun kiuj ĝi estas kunigita per ŝoseo. Ĝi apartenas al municipoj de la t.n. ĉeĥa tipo, koncentriĝintaj ĉirkaŭ la centra vilaĝplaco. En Džbánov en la vilaĝplaco troviĝas vendejo kun nutraĵoj, evangelia paroĥo kaj preĝejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869236
1880252
1890251
1900218
1910239
1921201
JaroLoĝantoj
1930190
1950133
1961131
1970115
1980100
1991101
JaroLoĝantoj
2001110
2011126
2021117

Bohemifrata Eklezio Evangeliana[redakti | redakti fonton]

Sekretaj nekatolikoj el Džbánov kaj ĉirkaŭaĵo postvivis tempon de malpermeso de aliaj ol la katolika eklezio post batalo sur Blanka monto (1620) ĝis la jaro 1781, kiam imperiestro Jozefo la 2-a proklamis patenton pri religia toleremo. Al t.n. "helvetia kredo" aliĝis el Džbánov 122 homoj. Jam en la jaro 1784 estis en Džbánov konstruita la unua "tolerema preĝejo", kiun dum 11 jaroj vizitadis kredantoj el vasta ĉirkaŭaĵo, kaj en la jaro 1786 ĉe ĝi estis establita ankaŭ la unua evangeliana lernejo, de la jaro 1870 en la nova domo. Nur en la jaro 1795 estis konstruita plia "tolerema preĝejo" en Sloupnice kaj diservojn oni celebris ĉiudimanĉe alterne en Sloupnice kaj Džbánov. En Džbánov estas ankaŭ malnova, ankoraŭ "antaŭtolerema" tombejo, kie estis entombigataj posteuloj de Bohemiaj Fratoj eĉ dum tempoj de netoleremo. En la jaro 1880 la evangeliana komunumo en Džbánov memstariĝis, la lernejo estis en la jaro 1883 ŝanĝita je paroĥestrejo kaj novaj ekleziaj lernejoj estis establitaj en Voděrady kaj Jehnědí. En la jaro 1879 trafis la komunumon plago kaj kun 9 bienoj forbrulis ĝia preĝejo. La nova estis konstruita jam en la jaro 1881. Ĝi estas ununava konstruaĵo sen turo, oblonga kun duoncirkla presbiterejo, la okcidenta fronto kun enirejo estas ornamita per stukaj kornicoj kaj plialtigita pinjono kun ŝtona kaliko. En la jaro 2004 estis la preĝejo proklamita kultura memorindaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]