Uzanto:ThomasPusch/provejo2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Doma muŝo

Biologia klasado
Specio: Doma muŝo - musca domestica
Linnaeus, 1758
vdr
{{Taksonomio
|nomo = Doma muŝo
|koloro = pink
|dosiero = Musca domestica housefly.jpg
|specio = '''Doma muŝo''' - ''musca domestica''
|specio aŭtoritato = {{#invoke:Wikidata|claim|P6507|id=Q166111}}
}}


Mi estas ĉe mia limo de kapablo enporti informojn el vikidatumoj al vikipedio, kaj petas pri helpo kiel pli bone utiligi vikidatumojn.

Konkrete, per la ilo {{#invoke:Wikidata|claim|P...}} nur eblas enporti informojn de tute maldekstre en vikidatuma propraĵo, la parto sur griza fono (iru al vikidatumoj, ni uzu kiel ekzemplon la eron pri doma muŝo, kaj vi komprenos kion mi celas). Sed mi volus enporti ankaŭ informojn de iom pli dekstre, el la parto sur blanka fono.

Ekzemplo: Mi diru ke mi volas enporti al la ŝablono {{taksonomio}} nomon de la unua priskribinto de la taksono kaj la jaron. Tio en simpla formo eblas per enporto de parametro P6507 sur griza fono.

Meto de specio aŭtoritato = {{#invoke:Wikidata|claim|P6507|id=Q166111}} rezultas en: Linnaeus, 1758


Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Doma muŝo

Biologia klasado
Specio: Doma muŝo - musca domestica
Karolo Lineo, 1758
vdr
{{Taksonomio
|nomo = Doma muŝo
|koloro = pink
|dosiero = Musca domestica housefly.jpg
|specio = '''Doma muŝo''' - ''musca domestica''
|specio aŭtoritato = [[Karolo Lineo]], 1758
}}


Seeeeed... Mi volus indiki ne la vikidatuman telegramstilan familian nomon en la latina de la aŭtoritato, sed volus la veran, plenan esperantan nomon kun interna ligilo. Do mi volus ke fine legeblu: Karolo Lineo, 1758.

La koncernaj informoj por tio jam estas en vikidatumoj:

  • en la parametro P225 estas la informo P405 (nomo, uzebla kiel interna ligilo) kaj P574 (jaro), sur blanka fono.

Sed kiel atingi kaj uzi en artikolo tiujn informojn??? Mi certas ke estas tutsimpla komando/kodo el malmultaj literoj, kiu funkcios same bone kiel {{#invoke:Wikidata|claim|P...}}, sed klare ke estas alia komando/kodo, kaj mi havas neniun ideon de kie ekscii kiu estas la ĝusta komando/kodo.

Kompreneble ne temas nur pri la biologia klasado de tiu eta muŝo, sed globale temas pri uzo de ĉiuj informoj al vikidatumoj aŭ almenaŭ de pli da informoj ol atingeblas per {{#invoke:Wikidata|claim|P...}} !!!

Do: Kio estas la magia kodo, per kiu en la ekzemplo eblas atingi la informon P405 kaj P574 ???

Kompreneble, perfektus se en vikipedio oni farus bazan priskribon, kiel uzi en la projekto informojn el vikidatumoj. Sed tio eĉ ne necesas. Se iu kodo sukcese aplikatas en artikolo, oni povas scivoleme gapi kaj kopii la kodon al aliaj uzoj. Sed mi ankoraŭ neniam vidis tian kodon, kiu mankas al mi.

Ĉu vi havas iun konsilon??

Sincere ThomasPusch (diskuto) 15:13, 1 apr. 2023 (UTC)

Komento Komento: Kara ThomasPusch! (Ĉu bone ke ni respondu tuj ĉi tie, aŭ ĉu vi preferas la respondon aliloke?)
Nu, tre bedaŭrinde mia nura respondo al via propono estas: mi ne scias kiel fari tion.
Mia preferata ilo por aperigi vikidatumajn informojn estas {{#invoke:Wikidata|claim|P...}}. Laŭ mia kompreno, tiu #invoke: estas voko al programkodo-modulo nomata "Wikidata", jen: Modulo:Wikidata, verkita en la programlingvo "Lua". Mi ŝatas tiun modulon por tio kion ĝi jes povas fari, sed ĝi ankaŭ havas siajn limigojn, kaj ekzistas dezirindaĵoj kiujn ĝi ne kapablas plenumi. Mi supozas (kvankam ne scias 100%-e certe) ke la modulo ne kapablas manipuli tiajn kunmetitajn vikidatumerojn kaj prezenti ilin. Ankaŭ mi mem jam kelkfoje deziris tiujn aldonajn informojn (ekz-e: ne nur, kiun postenon iu persono havis, sed ankaŭ: en kiu organizo tiu havis ĝin; aŭ: ne nur, kiom da loĝantoj iu loko havas, sed ankaŭ: en kiu jaro, ktp.). Tamen mi neniam vidis ke {{#invoke:Wikidata|claim|P...}} estus uzata por tio, kaj estas mia impreso, ke tiu modulo ne estas farita por tio.
Kio estus bezonata, estas do:
  • ke iu aldonu novajn kapablojn al Modulo:Wikidata, aŭ:
  • ke iu verku novan modulon apud Modulo:Wikidata, aŭ:
  • ke iu trovus jam ekzistantan modulon kiu kapablas tion.
Pri la lasta (teoria) ebleco: mi tre dubas ke iu tia jam ekzistas.
Pri la du unuaj: Por tio necesas spertulo kiu povas programadi en la lingvo Lua. Mi ne konas la lingvon, kaj ne volas riski fuŝprogrami ion kion mi ne bone regas. Mi kredas ke Tlustulimu povas programi en Lua, sed li nuntempe malaktivas en Vikipedio, kion mi tre bedaŭras - liaj konoj (ne nur pri Lua) tre mankas ĉi tie.
Alia Lua-modulo estas Modulo:Listutil, kiu parte faras iom similajn aferojn, sed kredeble ankaŭ tiu ne kapablas tion. Mi fariĝis iom sperta pri la uzo de tiuj moduloj, sed por modifi ilin necesas tute alia nivelo de scio.
Resume: Kun spertulo pri Lua-programado, probable oni povus solvi tion - sen tia spertulo probable ne, bedaŭrinde.
Kun amikaj salutoj, Moldur (diskuto) 19:03, 1 apr. 2023 (UTC)
Komento Komento: Eble mi tamen malpravas. Mi ĵus ekvidis ke eblas voki {{#invoke:Wikidata|claim|P...|qualifier=...}}. Eble tiu "qualifier" estas ĝuste tio kio bezonatas. Necesas esplori! - Moldur (diskuto) 19:28, 1 apr. 2023 (UTC)


Doma muŝo (d:Q166111)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Doma muŝo

Biologia klasado
Specio: Doma muŝo - musca domestica
Karolo Lineo, 1758
vdr
{{Taksonomio
|nomo = Doma muŝo
|koloro = pink
|dosiero = Musca domestica housefly.jpg
|specio = '''Doma muŝo''' - ''musca domestica''
|specio aŭtoritato = {{#invoke:Wikidata|claim|P225|qualifier=P405|parameter=link|id=Q166111}}, {{#invoke:Wikidata|claim|P225|qualifier=P574|id=Q166111}}
}}


Jen – kiam mi skribas tion:
  • {{#invoke:Wikidata|claim|P225|qualifier=P405|parameter=link|id=Q166111}}, {{#invoke:Wikidata|claim|P225|qualifier=P574|id=Q166111}}
mi ricevas jenon:
Ĉu bone? - Amike, Moldur (diskuto) 05:46, 2 apr. 2023 (UTC)
Jes, uzu "qualifier". Nia Modulo:Wikidata estas pli malnova ol la angla versio, sed la "qualifier" funkcias. Nun mi vidas, ke pro la malnova versio de modulo jaroj antaŭ Kristo en informkesto ne montras bone. Do mi vere bezonas spertan programiston en Lua. --LiMr (diskuto) 07:38, 2 apr. 2023 (UTC)
Komento Komento: Mi vidis ke vi jam solvetis la problemon. @LiMr: se tio necesas, mi povus ĝisdatigi la modulon Modulo:Wikidata; tamen, ĉu tio vere necesas? Lastempe mi faris la ŝablonon {{bildgalerio}}, tutmoderna kaj belaspekta, sed ŝajnas ke nur mi uzas ĝin... — Super Nabla🪰 20:06, 2 apr. 2023 (UTC)
Komento Komento: Doma muŝo Mi vidas ke vi (ThomasPusch) sukcesis ekuzi la parametron "qualifier=". La ŝablonaro kaj modularo pri taksomonio estas terura jam en la angla vikipedio (kaj en ĉiuj aliaj). Pro tio mi malrekomendas kopii pliajn ŝablonojn kaj modulojn de tie krom en okazo de totala senesperiĝo. Mi emus krei novan ŝablonon+modulon, sed tio estas granda kaj temporaba tasko. Taylor 49 (diskuto) 21:47, 2 apr. 2023 (UTC)


@Moldur kaj LiMr: Dankon pro la taŭga kaj valora konsilo. Tiun signaron mi serĉis. @Taylor 49: Ne, mi ankoraŭ ne ekuzis la parametron "qualifier=", nur ĵus ricevis la konsilon kiel eblas uzi ĝin.

Sed mi pensas ke ni estas sur pionira tereno de vikipedio ĉi tie: foje mi pensas ke la vikipedianoj anglaj, germanaj, francaj kaj hispanaj, kiuj instalis la saĝan ideon de vikidatumaro, multe malpli uzas la eblecojn de la centra datumaro ol faras la eta esperantlingva komunumo. Kaj kiam mi faras novajn tekstojn pri geografiaj objektoj, foje mi pli estas en vikidatumoj, tie aldonante kaj ordigante informojn, ol mi estas en la esperantlingva projekto. Sed kompreneble la esperanta vikipedio profitas de pli bone ordigita vikidatumaro, kaj se mi elportas informojn, kiuj jam estas en esperanta paĝo, ankaŭ al vikidatumoj, tiam tio estas en dankemo al tio, ke alilingvanoj antaŭe faris la samon pri multaj aliaj vikidatumaj eroj, kiujn ni povas kun-uzi senpene. Sed kvankam multaj homoj diverslingvaj kontribuas al kolektado de informoj en la centra datumaro, ŝajnas al mi ke malmultaj efike kaj amplekse uzas la informan trezoron. Tial modera plibonigo dela esperantlingva Lua-Modulo:Wikidata estas tute bonvena, sed ankaŭ bonvenas uzo de vikidatumoj jam nun, kun nur mezbona Modulo:Wikidata.

Kaj @Super nabla: Iom atendu. Mi certas ke la {{bildgalerio}}, vere tutmoderna kaj belaspekta, ekuziĝos iom post iom. Simple homoj devas alproprigi novan ŝablonon al si, kaj devas iom trejni sin vere uzi ĝin, post kiam post unuaj uzoj la utiligo funkcios vere facile. La nova ŝablono {{bildgalerio}} nur aĝas unu semajnon (!), tio vere estas ankoraŭ tre juna aĝo por ŝablono!

--ThomasPusch (diskuto) 10:36, 3 apr. 2023 (UTC)

Intertempe la kodo kun "qualifier" havas unuan uzon en la paĝo stala muŝo. ThomasPusch (diskuto) 13:27, 3 apr. 2023 (UTC)
Tre bone! Tamen rekomendo: prefere uzu "parameter=link" anstataŭ rektaj krampoj. Ambaŭ produktas bluan ligilon kiam la celata paĝo ekzistas, sed se la celpaĝo mankas, rektaj krampoj fariĝas malafable ruĝaj, dum #invoke:Wikidata kun parameter=link restas trankvile nigra. Tre simpatia konduto, speciale aprezinda en listoj kaj en ŝablonoj! - Amike, Moldur (diskuto) 17:08, 3 apr. 2023 (UTC)
Bona rimarko! ThomasPusch (diskuto) 10:34, 9 apr. 2023 (UTC)
Aldone: Kiam estas pliaj eroj en la aserto " {{#invoke:Wikidata|claim|P..." , estas diversaj menieroj el tio fari liston, ekzemple per "...|parameter=link|list= • }}" aŭ per "...|parameter=link|list=<br>}}" TP

Alia ekzemplo: aktuala prezidanto ne stokita en p6, sed en aparta vikidatuma listo, vidu la paĝon Banko de Estonio. ThomasPusch (diskuto) 09:39, 28 jan. 2024 (UTC)