Stala muŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stala muŝo
stala muŝo
stala muŝo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Heksapodoj Hexapoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Dipteroj Diptera
Subordo: Braĥiceroj Brachycera - "Muŝoj"
Infraordo: Eremoneŭroj Eremoneura
Superfamilio: Muskoedoj Muscoidea
Familio: Muskedoj Muscidae
Subfamilio: Muskenoj Muscinae
Tribo: Stomoxyini
Genro: Stomoxys
Specio: Stala muŝo - stomoxys calcitrans
Karolo Lineo, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Stala muŝo, en la latina-zoologia nomenklaturo Stomoxys calcitrans, estas unu el pluraj specioj de la genro stomoxys, de la biologia tribo stomoxyini kaj korespondaj taksonomia subfamilio, familio kaj superfamilio videblaj en la informkesto, el la insekta subordo braĥiceroj brachycera, kiuj neformale kutime ĉiuj nomatas "muŝoj".

La neformala nomo klare indikas ke la specio aparte bonfartas en la staloj de farmbienoj, kie vivas bredataj bestoj. Kontraste al multaj aliaj specioj de muŝoj, la stala muŝo suĉas sangon de pli grandaj bestoj, do por tiuj pli grandaj vivaĵoj inkluzive de la homo pli ĝenas ol la "pli pacaj" specoj de muŝoj.