Muscoidea
Aspekto
(Alidirektita el Muskoedoj)
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
|
Antomiedoj Anthomyiidae, la "brasikomuŝoj" | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Muscoidea estas superfamilio de muŝoj.
La kvar apartenaj biologiaj familioj estas:
- Antomiedoj Anthomyiidae, la "brasikomuŝoj"
- Faniedoj Fanniidae, la "etaj domaj muŝoj"
- Muskedoj Muscidea, inter ili ankaŭ la doma muŝo
- Skatofagedoj Scathophagidae, nomataj "sterkomuŝoj" aŭ malrespekte "fekomuŝoj"
Tamen la "sterko-" aŭ malrespekte "fekomuŝoj" nur pro la tradicia greke influita latina nomo Scathophagidae, kiu pli-malpli signifas "fekomanĝantoj", havas tian malfavoran neformalan nomon. Fakte malmultaj insektoj el la familio de skatofagedoj efektive havas kontaktojn al besta aŭ homa fekaĵo respektive al sterko.


