Uzanto:Blahma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marek Blahuš
Marek Blahuš
cs
Tomuto uživateli je čeština mateřským jazykem.
eo
5
Ĉi tiu uzanto estas profesia parolanto de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
de
3
Dieser Benutzer hat sehr gute Deutschkenntnisse.
toki
pona

3
jan ni li toki pona e toki pona
es
2
Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
pl
2
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie średnio zaawansowanym.
nl
2
Deze gebruiker heeft middelmatige kennis van het Nederlands.
fr
1
Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
ru
1
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке начального уровня.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
hu
1
Ez a felhasználó alap szinten beszél magyarul.
eu
1
Erabiltzaile honek oinarrizko mailan lagun dezake euskeraz .
sk
3
Tento redaktor má pokročilé znalosti slovenčiny.
Christian cross.svg Kristanismo
Mi estas kristano.
Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio. (kontrolu)
Flago-de-Ĉeĥio.svg
Mi loĝas en Ĉeĥio en loko nomata Brno.
UTC +1
Tiu ĉi vikipediisto havas la UTC+1 an horon.
Listo de miaj kontribuoj

Arkivoj
Arkivoj

Mi estas Marek Blahuš (naskiĝinta en 1986) ĉeĥa esperantisto, informadikisto kaj vikipediisto. En la Vikipedio en Esperanto mi nun ankoraŭ funkcias kiel administranto, sed mi ne plu okupiĝas aktive pri redaktado de artikoloj ĉi tie. Anstataŭe mi nun multe aktivas en la ĉeĥa Vikipedio.

Historio de mia agado[redakti | redakti fonton]

Tre aktiva vikipediisto ĉi tie mi estis inter la 26-a de majo 2005 kaj la 20-a de februaro 2006, kio koincidas kun la tempo de mia unua semestro kiel studento de informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno kaj la somera ferio antaŭ ĝi. Ekde mia registriĝo okazinta la 25-an de oktobro 2004 ĝis la fino de tiu periodo mi faris 2343 redaktojn (kulmino estis 900 redaktoj en januaro), mia roboto RBT faris ĉirkaŭ 5000 pliajn kaj mia atentaro ampleksis 993 paĝojn. Mia unua redakto ĉi tie estis korekto de mistajpaĵo en la artikolo Spiritismo, mia unua nove verkita artikolo estis Jaroslav HEYROVSKY, kio post dek monatoj evidentiĝis duoblaĵo de jam ekzistanta Jaroslav Heyrovský, fondita dek ses monatojn pli frue de Miroslav Malovec, intertempe jam samurbano kaj samklubano mia.

Post tiu rapida komenco, mia agado adaptiĝis al la vivo de memstara studento en grandurbo, kun multe pli da ĉeesta Esperanta vivo kaj multaj vojaĝoj kaj ofta partopreno en aranĝoj (vidu mian liston ĉi-sube). Dum pluraj jaroj mi estris Ĉeĥan Esperanto-Junularon (kiun mi gvidis ĝi la okazigo de la unua IJK en Ĉeĥio okazinta en 2009 en Liberec') kaj aktivis en E@I. Por ĈEJ mi funkciigis vikian retpaĝaron (aktivan en la jaroj 2005–2011) kaj nome de E@I mi efektivigis plurajn projektojn rilatajn al Vikipedio – ekz. la eksterreta eldono de Vikipedio en Esperanto sur la DVD Esperanto Elektronike (2006, ripetita en 2010), la konkurso Monato de Vikipedio (2010) aŭ okazigo de la Esperanta Vikimanio (2011). La Esperanto-vikimedia agado iom post iom transiris sub la zorgon de aparta, oficiale rekonita grupo ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), kiun mi en 2013 helpis kunfondi (ĉefa iniciatinto estis mia slovaka amiko kaj vikipediista posteulo KuboF).

Nuna stato[redakti | redakti fonton]

Nuntempe mi fojfoje revenas ĉi tien por plenumi administrajn agojn, iom redakti pri iu konkreta temo, kaj kompreneble ankaŭ por mem serĉi informojn. Krom esti vikipedia administranto, mi ekde 2013 membras en la Akademio de Esperanto kaj volonte interriĉigas la du komunumojn per miaj teknikaj kaj lingvaj scioj kiam tempo tion permesas. Kiel al plentempa dungito (ekde 2011 mi laboras kiel informadikisto en Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato) kaj ekde la 16-a de aŭgusto 2014 ankaŭ edzo de Veronika, aminda virino el Hluĉinio (pri kiu siatempe amplekse redaktis ĉi tie Petr Tomašovský), restas al mi ĉiam malpli multe da tempo por volontulado. Tamen mi ankoraŭ sukcesas apud la ĉefa laboro aktivi ekde 2015 ankaŭ kiel vikipediisto rezidanto ("universitata vikipediisto") ĉe la Masaryk-Universitato en unu el raraj tiaj postenoj en la mondo. Temas pri laboro rekompencata, kvankam kun stabileco malcerta, ĉar ĝi estas rezulto de kelkjara desuba aktivado kaj iĝis ebla nur pro bonvolo kaj progresemo de kelkaj taŭgpostenaj homoj en la universitato. Tiu agado temas precipe pri la ĉeĥa Vikipedio, al kiu rilatas ankaŭ mia membreco en Vikimedio Ĉeĥio (ekde 2012).

Mi kaj mia edzino vivas en Brno, kiu estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio. Mia devenurbo estas Uherské Hradiště, malpli granda distrikta ĉefurbo pli oriente, proksime de Slovakio. Foje ni gastigas esperantistojn en nia hejmo. Miaj hobioj estas informadiko, genealogio kaj lingvoj. Esperanton mi lernis en 2003, mia denaska lingvo estas la ĉeĥa kaj entute mi scias interkompreniĝi en proksimume deko da lingvoj, inter kiuj kuriozaĵo estas la minimumisma planlingvo tokipono.

Kontribuoj al la Vikipedio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Al la Vikipedio en Esperanto mi jam kontribuas dum 4290 tagoj. Liston de miaj fruaj kontribuoj eblas retrovi en la arkivo de tiu ĉi paĝo. Plenan liston de miaj kontribuoj vidu ĉe Specialaĵo:Kontribuoj/Blahma. Pri miaj komencoj ĉe Vikipedio mi iom rakontis ĉi-supre. Diversajn pensojn kaj planojn el la posta periodo mi translokis en la arkivon.

Listo de partoprenitaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Krom diversaj malgrandaj aranĝoj, mi partoprenis (kaj eble mi kaj vi kune ĉeestis?):