Vikipedio:Konkurso/2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio. La konkurso unuafoje okazis dum la monato aprilo 2010, kiam por la plej bonaj aŭtoroj estis preparitaj valoraj premioj. Ŝancon partopreni havis ĉiu registriĝinta vikipediisto – simple per plibonigo de unu aŭ pluraj artikoloj el la proponita listo kaj enskribiĝo en taŭga loko de ĉi tiu paĝo plej malfrue la 30-an de aprilo 2010. Post la finiĝo de la konkursa periodo kaj publikigo de la rezultoj, la konkurso sukcese finiĝis per dissendo de premioj al la konkursintoj. Ĝi donis kaj mallongtempajn kaj longtempajn rezultojn.

Eblis uzi tiujn ĉi ligbutonojn por reklami
la konkurson en interreto (ligante al www.vikipedio.net):
Monato de Vikipedio - ligbutono 468x60
Monato de Vikipedio - ligbutono 468x60
Monato de Vikipedio - ligbutono 140x50
Monato de Vikipedio - ligbutono 140x50
Monato de Vikipedio - ligbutono 125x125
Monato de Vikipedio - ligbutono 125x125

Bazaj informoj[redakti fonton]

Ĉiuj ĵurianoj estas spertaj vikipediistoj-esperantistoj:

  • Kandidatoj por la konkurso estas ĉiuj, kiuj en la konkursa tempo (aprilo 2010) signife plibonigis (aŭ dekomence verkis) unu aŭ plurajn el la artikoloj el la proponita listo kaj notis tion en tiu ĉi paĝo.
  • Verkantoj devas obei aŭtorajn rajtojn kaj ceterajn regulojn de Vikipedio. Tradukoj el alilingvaj versioj de Vikipedio estas permesataj kondiĉe ke oni obeas la licenc-kondiĉojn.
  • Kaze ke oni malkovros malrespekton de aŭtoraj rajtoj, eĉ jam premiita konkursanto devas sian premion redoni aŭ finance rekompenci la valoron de la premio.
  • Por la premioj ne ekzistas jura pretendo.
  • Difina tempo-indiko estas la tempo-stampo de la redakto en Vikipedio.

Redaktindaj artikoloj[redakti fonton]

Sekva paĝo enhavas liston de 1000 artikoloj, kies redaktoj enkalkuleblas en la konkurso:

Elektante artikolon kiun vi volas plibonigi, konsideru ankaŭ la fakton ke por iuj konkretaj artikoloj estas anoncitaj individuaj premioj.

Atentu: Por ke viaj redaktoj enkalkuliĝu, vi devas indiki vian nomon kaj mencii la artikolojn, kiujn vi redaktis, en la listo de konkursantoj.

Rimarkigo: Redaktoj de neniuj aliaj artikoloj estas akceptataj en tiu ĉi konkurso. Aliflanke la gamo de la 1000 artikoloj ja estas tiom vasta ke certe ĉiu povas trovi fakon por si interesan. En eventualaj estontaj konkursoj eble la elekto estos pli libera, sed tiu ĉi konkurso tre proksime fokusiĝas je plialtigo de la kvalito de malgranda nombro de artikoloj kiujn la tuta vikipedia komunumo opinias plej gravaj el ĉiuj. Detalan klarigon pri tiu limigo kaj pri la aparta signifo de tiuj 1000 artikoloj vi povas legi en respondo al rilata demando en la diskutejo.

Kiuj estas la premioj?

Temas precipe pri diversaj esperantaĵoj:

Pri atribuo de ĉiuj premioj kune decidas la ĵurio. Ĵurianoj ne rajtas partopreni en la konkurso.

Ĉefaj premioj[redakti fonton]

Premiojn por la konkurso donacis/dediĉis:

Individuaj premioj[redakti fonton]

Aldonajn premiojn por la konkurso proponis individuaj subtenantoj:

Ĉu vi volas subteni la konkurson?[redakti fonton]

Vi mem povas proponi temon/kampon – laŭ (sub)sekcioj de la listo – aŭ eĉ konkretan artikolon el ĝi kiun vi pretas subteni (por kiu vi emas donaci premio/j/n). Eblas kompreneble kontribui ankaŭ ĝenerale, sen ajna limigo de temo.

Se vi volas oferti premion por la konkurso, bonvolu listigi vian premion kaj indiki viajn kontaktinformojn kaj eventualan teman limigon en la supra listo. Ĉia premio konvenas por la premio-listo. La proponanto mem respondecas pri livero de la premio al la gajninto, kiun li rajtas elekti mem aŭ peti rekomendon de la ĵurio.

Rimarkigo: Se vi volus donaci monon, plej bona maniero por tio estas uzi UEA-kontojn (por eviti altajn bank-kotizojn). En tia kazo bv. fari ĝiron al la konto de E@I - „ecxi-v“ - indikante kiel celon de la pago „Vikipedia konkurso + via nomo“.

Rekomendoj[redakti fonton]

Al la malpli spertaj vikipediistoj aŭ komencantaj kontribuantoj ni forte rekomendas konatiĝi kun la diversaj aspektoj de kontribuado al Vikipedio per unu el jenaj eldonaĵoj:

  • „Vikipedio por vi“ de Ziko van Dijk (aĉetebla en libroservo de UEA: [3])
  • „Vikipedio - praktika manlibro“ de Yves Nevelsteen (aĉetebla en libroservo de UEA: [4])
    • malpli novan version de tiu verko eblas legi ankaŭ en elektronika formo ĉe: [5]

Konatiĝu ankaŭ kun esencaj kriterioj por elstaraj artikoloj en Vikipedio:

Konkursantoj[redakti fonton]

Ĉiu persono, kiu deziris partopreni en la konkurso, devis plej malfrue la 30-an de aprilo 2010 enskribi sian nomon kaj ligilojn al ĉiuj enkalkulindaj artikoloj el la listo kiujn li/ŝi redaktis ĉi tien, aldonante linion kun jena sintakso:

{{VikiKonkursanto|<uzantonomo>| [[Ekzempla artikolo]], [[Alia ekzempla artikolo]] }}

Rimarkigo: Atentu ke vi ĉiam faras viajn konkursajn redaktojn ensalutinte, ĉar alikaze ili konserviĝos ne sub via uzantonomo sed sub anonima IP-adreso kaj per tio vi riskas ke ni ne povos enkalkuli tiujn viajn redaktojn inter viajn konkursajn kontribuaĵojn.

La konkurso jam finiĝis, bonvolu ne plu redakti tiun ĉi liston.

Vikipediisto Prilaborata(j) artikolo(j)
AglofortoScio 
Airon90Operaciumo , Italio 
AndyHispanio
BartrezJacques Cartier
CastelobrancoMarilyn Monroe , Vincent van Gogh 
CelumioPekino
Crowberin(nenio)
CubeFGitaro , Tamburo, Sklaveco, Ludilo
DominikMolière 
GouloSenfineco, Triktrako
KajaSunsistemo , Legoscio 
KaniTertremo, Vincent van Gogh
KuartasGabriel García Márquez , Andoj , Amazono (rivero) , Kariba Maro , Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij 
LiberascioWalt Disney 
LohengrinTriktrako 
LongharuloGustav Mahler , Johann Sebastian Bach 
LukiZTeo
LvhChe Guevara, Julio Cezaro, Biero, Pafarmilo, Mohandas Karamchand Gandhi, Sufiismo,
Hinduismo, Eŭklido, Johann Wolfgang von Goethe, Vincent van Gogh
MartanRadio
MiropiroBerlino , Vieno , Londono, Germana lingvo
MutichouNeptuno (planedo)
Pablo EscobarLudwig Wittgenstein
Pavla DvořákováAntonín Dvořák
Pino~eowikiHordeum vulgare, Fungoj, Kutima aveno
Simon Peter HughesBiero, Geoffrey Chaucer, Mil kaj unu noktoj, Sikismo
VerdlancoSuda poluso
WinstonSmithAfrika Unio, Ĵulo, Neŭtono (mezurunuo), Sporto, Urano (planedo)
YekratsGeorge Washington 

Kelkaj konkursantoj decidis por sia propra orientiĝo uzi {{%}} por indiki la progreson de sia laboro.

Atentu: La ĵurio pritaksos redaktojn faritajn de la koncerna vikipediisto dum la tuta konkursa periodo (sendepende de la momento de enskribiĝo), sed nur de tiuj vikipediistoj, kiuj enskribiĝis, kaj nur redaktojn en tiuj artikoloj, kiujn ili menciis ĉi tie apud sia nomo (do redaktoj en ĉi tie nemenciitaj artikoloj estos ignoritaj, eĉ se tiuj artikoloj troviĝus en la listo de redaktindaj artikoloj). Ne estas limigo pri la nombro de artikoloj kiujn unu konkursanto povas mencii, same unu artikolon povas mencii pluraj konkursantoj (la ĵurio pritaksos ĉiam nur konkretajn redaktojn de ĉiu unuopulo).

Rezultoj[redakti fonton]

La rezultoj de la konkurso estis diskonigitaj la 31-an de majo 2010. Dum la monato aprilo 2010 al la konkurso aliĝis 28 konkursantoj kun sume 57 artikoloj. Pro la amaso de okazintaj kontribuoj al la 1000 plej gravaj artikoloj gajnis la Vikipedio en Esperanto dum monato aprilo 2010 la 1-an lokon inter ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio laŭ kresko de tiuj artikoloj. Raporto pri la konkurso kaj analizo de ĝiaj rezultoj aperis en revuo Esperanto, Julio-Aŭgusto 2010, paĝoj 148-149. Ankoraŭ pli ol jaron post la konkurso eblis observi ĝiajn sekvojn forme de plialtiĝinta entuziasmo ĉe iuj el ĝiaj partoprenintoj.[1] Ĉi-sube vi povas vidi liston de la konkursintoj, ordigitan laŭ la kvalito de iliaj kontribuoj kiel ĝin juĝis la sep-kapa ĵurio, inkluzive de la premioj kiujn la organizantoj al ili aljuĝis.

Rimarkigo: Aldone al la premioj listigitaj en la tabelo, ĉiuj konkursanoj sur la lokoj 1-a ĝis 25-a ricevos de E@I ankaŭ dankleteron, la KD-n Esperanto (konatan pro la 94-a UK), la libron Vikipedio por vi de Ziko van Dijk, glumarkojn de lernu! kaj E@I.

Loko Vikipediisto Poentoj (0-10) Premio
1-a Lvh 9,84 festlibro por Humphrey Tonkin La arto labori kune
2-a Pavla Dvořáková 7,03 KD Dolchamar: Rebela sono, T-ĉemizo de lernu!
3-a Dominik 6,70 KD Georgo Handzlik, T-ĉemizo de lernu!
4-a Longharulo 6,37 KD JoMo, T-ĉemizo de E@I
5-a Kaja 6,10 KD La Perdita Generacio, T-ĉemizo de E@I
6-a Bartrez 5,93 KD La Perdita Generacio
7-a Lohengrin 5,80 KD Kore
8-a WinstonSmith 5,39 KD Pafklik
9-a Andy 5,19 T-ĉemizo de E@I
10-a Liberascio 5,06 Manlibro pri instruado de Esperanto
11-a Goulo 4,50 Manlibro pri instruado de Esperanto
12-a Airon90 4,37 Manlibro pri instruado de Esperanto
13-a CubeF 4,07 aliĝkotizo por SES
14-a Mutichou 3,87 libro Heroo de amo de Karel Kraft
15-a LukiZ 3,57 libro Taglibro de mia frato de Chava Pressburger
16-a Miropiro 3,06 libro Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec
17-a Celumio 2,96 libro Skandalo pro Jozefo de Valdemar Vinař
18-a Agloforto 2,86 libro Verdeskaj pensoj] de Georgo Handzlik
19-a pino 2,81 libro Higieno de l' murdisto de Amélie Nothomb
20-a Verdlanco 2,73 DVD Esperanto estas... de E@I
21-a Castelobranco 2,46 DVD Esperanto estas... de E@I
22-a Simon_Peter_Hughes 1,46 DVD Esperanto estas... de E@I
23-a Pablo_Escobar 1,29 DVD Esperanto estas... de E@I
24-a Kani 0,97 DVD Esperanto estas... de E@I
25-a Martan 0,63 DVD Esperanto estas... de E@I
26-a Kuartas 0,29 sen premio
27-a Yekrats 0,14 sen premio
28-a Crowberin 0,00 sen premio

Al tio aldoniĝas la gajnintoj de la individuaj premioj kiujn donacis unuopuloj kaj kelkaj estis limigitaj al artikoloj pri konkreta temo:

Donacinto Premio Gajninto Artikolo(j)
Blahma unu ekzemplero de tutnova libreto de ĉeĥa psikiatro Max Kašparů tradukita de mi en esperanton kaj aperonta en KAVA-PECH, kun aŭtografoj, por la plej bona kontribuo al artikolo(j) en la sekcioj Religio kaj/aŭ Religiuloj kaj teologoj Lvh Hinduismo, Sufiismo
LukiZ botelmalfermilo "Esperanto - Probably the best language in the world" (fotoj: [6], [7]) produktita de PEJ, por la plej bona kontribuo al la artikolo Biero Lvh Biero
Luiza Carol per E@I unu ekzemplero de la libro Rakontoj por ĉiuj aĝoj (2009) de la esperanto-verkistino Luiza Carol, por kontribuo al artikolo(j) el la listo sen tema limigo, laŭ decido de la ĵurio Agloforto (nova vikipediisto) Scio

Honoran mencion meritas la projekto WikiTrans kreata de teamo gvidata de Eckhard Bick kiu proponas altkvalitajn maŝintradukojn el la angla lingvo kaj dum ĝia unua fazo oni jam kadre de ĝi tradukis en esperanton la 100.000 plej legatajn artikolojn de la anglalingva Vikipedio, inter kiuj ĉeestas ĉiuj artikoloj kiuj partoprenas en tiu ĉi konkurso. La iniciato estas sendube laŭdinda kaj oni jam komencis diskuti la manieron kiel uzi la rezultojn por plibonigi la Vikipedion en Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Referencoj[redakti fonton]

  1. Impresoj post unu jaro kaj kelkaj monatoj de redaktado de esperanta Vikipedio (Miropiro, 2011-06-26)