Aveno ordinara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kutima aveno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aveno
Avena sativa
Avena sativa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Aveneoj Aveneae
Genro: Avena
Avena sativa
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ordinara avenokultivata aveno (Avena sativa) estas specio de cerealo, kiu havas fortikan radikaron, tiel ke ĝi toleras eĉ magran grundon. Ĝi estas planto unujara (120 -140 tagoj estas ĝia vegeta periodo), malofte travintra (vegeta periodo 260-300 tagoj). Ĝi estas kultivata pro siaj semoj, kiuj estas taŭgaj por homa konsumado kiel kaĉo aŭ kiel avenflokoj, sed unu el plej oftaj uzoj estas kiel furaĝo por brutaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ligulo

Ĝi havas kavan, cilindran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La ligulo estas blanka kaj longas de 2 ĝis 5 mm. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunaj kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas ekde la mezo.

Historio de la kultivado[redakti | redakti fonton]

Laŭ Coffman, la kultivataj avenoj devenas de Avena byzantina[1]. Ŝajnas, ke origine ĉi tiu greno estis trudherbo de hordeotritiko.

La natura praulo de Avena sativa kaj de la tre proksime parenca malpli grava kultivaĵo A. byzantina, estas la heksaploida natura aveno A. sterilis. Genetika pruvaro montras, ke la praformoj de A. sterilis kreskis en la Fekunda Duonluno de Mezoriento. Kultivataj avenoj aperis relative malfrue, kaj for de Mezoriento, en Eŭropo en la Bronzepoko. Aveno, kiel sekalo, estas kutime konsiderata duaranga kultivaĵo, t.e., derivita el specoj de unuarangaj kultivataj cerealoj kiel tritiko kaj hordeo. Dum tiuj cerealoj etendiĝis okcidenten al pli malvarmaj, malsekaj areoj, tio povis favori al aveno, kio kondukis al ties fina malsovaĝiĝo.[2]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Dek pintaj produktantoj de aveno—2013
(miloj da tunoj)
 Rusio 4,027
 Kanado 2,680
 Pollando 1,439
 Finnlando 1,159
 Aŭstralio 1,050
 Usono 929
 Hispanio 799
 Britio 784
 Svedio 776
 Germanio 668
Monda Totalo 20,732
Fonto:[3]

Aveno estas plej bone kultivata en moderklimataj regionoj. Ili havas pli malaltaj somervarman postulon kaj pli grandan toleron de pluvo ol aliaj cerealoj, kiaj tritiko, sekalo aŭ hordeo, kaj tiele ĝi estas partikulare grava en areoj kun malvarmaj, malsekaj someroj, kiaj ĉe Nordokcidenta Eŭropo kaj eĉ Islando. Aveno estas staŭdo, kaj povas esti plantita ĉu en aŭtuno (por malfrusomera rikoltado) aŭ en printempo (por fruaŭtuna rikoltado).

Tutmonda avenproduktado.

Aveno estas semata en printempo aŭ komenca somero en pli malvarmaj areoj, tuj kiam la grundo estas preta por esti laborita. Tro frua komenco estas bona por bonaj kampoj, ĉar aveno restas dormanta en somero varmo. En pli varmaj areoj, aveno estas semata en la fino de somero aŭ komenco de aŭtuno. Aveno estas toleranta de malvarmo kaj restas netuŝita de malfrua frosto aŭ neĝo.

Aveno postulas semoselektadon, sterkadon, kontrolon de fiherboj, plago kaj malsanoj kaj elketo de la plej taŭga momento por rikoltado. Stokado devas atenti por eviti malsekiĝon de la grajnoj.

Procezado[redakti | redakti fonton]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Rikolto de aveno laŭ jaroj (FAOSTAT)
tunoj
Ŝtato 2006 2007 2008
Rusio Rusio 4 880 270 5 407 000 5 834 910
Kanado Kanado 3 852 200 5 009 100 4 272 600
Usono Usono 1 359 150 1 329 560 1 286 610
Pollando Pollando 1 034 720 1 486 500 1 262 390
Aŭstralio Aŭstralio 748 000 843 000 1 267 000


Uzoj[redakti | redakti fonton]

Detaloj de avenaj floretoj (malgrandaj floroj).

Aveno havas nombrajn diversajn uzojn kiel manĝaĵoj; plej ofte, ili estas manĝataj kiel kaĉo aŭ premitaj kiel avenflokoj, aŭ muelita en fajna elavena faruno. Avenkaĉo estas manĝata ĉefe kiel matenmanĝo, sed aveno povas ankaŭ esti uzata en vario de bakitaj manĝaĵoj, kiaj avenkukoj, biskvitoj kaj avenpano. Aveno estas ankaŭ ingredienco en multaj malvarmaj cerealoj, en partikulare muslio kaj granolo.

Historiaj sintenoj al aveno estis variintaj. Avenpano estis unuafoje fabrikitaj en Britio, kie la unua fabriko de avenpano estis establita en 1899. En Skotlando, ili estis, kaj ankoraŭ estas, tenitaj en alta estimo, kiel ĉefa plado de la nacia dieto. En Skotlando, plado estis kuirita per trempado de ŝeloj el aveno dum unu semajno, por ke la fajna, faruneca parto de la manĝaĵo restu kiel sedimento por esti degutita, boligita kaj manĝata.[4] Aveno estas ankaŭ tiom alplekse uzata tie kiel densigilo en supoj, dum hordeo aŭ rizo estas uzata en aliaj landoj.

Aveno estas ankaŭ ofte uzata kiel manĝaĵo por ĉevaloj kiam estas postulataj kromaj karbonhidratoj kaj la sekva helpo en energio. La avenŝeloj povas esti subpremitaj por ke la ĉevalo povu pli facile digesti la grenon, aŭ povas esti manĝata komplete. Ili povas esti donata ĉu kompleta aŭ kiel parto de miksita furaĝo. Ankaŭ bovaro povas esti nutrataj per aveno, ĉu kompleta aŭ muelita en aspra faruno uzante cilindrajn, ŝtonajn, aŭ martel-muelilojn.

Noire d'Epinal, antikva variaĵo de aveno.

Vintraj avenoj povas esti kultivataj kiel ekstersezonaj grundkovrantoj kaj ekplantitaj en la printmepo kiel verda sterkado, aŭ rikolotitaj en komenco de somero. Ili povas ankaŭ esti uzataj por paŝtado; ili povas esti dekomence rikoltitaj, poste senditaj al grenproduktado, aŭ paŝtitaj kontinue ĝis aliaj paŝtejoj estas pretaj.[5]

Aveno-pajlo estas aprezata por brutaro kaj ĉevalproduktantoj kiel litaĵoj, pro sia milda, relative senpolva, kaj absorba naturo. La pajlo povas esti ankaŭ uzata por fari pajlbildoj. Ligita en muslina sako, avenpajlo estis uzata por mildigi banakvon.

Aveno estas ankaŭ foje uzata en kelkaj diverdaj trinkaĵoj. En Britio, ĝi estas foje uzata por distili bieron. La plej raea uzara avenmalto estis produktita de Thomas Fawcett & Sons Maltings kaj estis uzata en Maclay Oat Malt Stout antaŭ Maclays Brewery ĉesis sendependajn distilajn funkciadojn. Malvarma, dolĉa trinkaĵo nomita avena farita el avenaĵoj kaj lakto estas populara refreŝigaĵo en kelkaj lokoj de Latinameriko. Alia trinkaĵo nome caudle, farita el elo kaj avenaĵoj kun spicoj, estis tradicia brita trinkaĵo kaj favorata de Oliver Cromwell.[6][7]

Avenekstraktaĵo povas ankaŭ estis uzata por mildigi haŭtomalsanojn.

Aveno estis uzata tradicie ankaŭ por medicinaj celoj, kiaj por helpi ekvilibrigi la menstruan ciklon, trakti dismenoreon kaj kontraŭ osteoporozo kaj infektoj de la urina sistemo.[8]

Aveno en Saskaĉevano ĉe la rikoltepoko.

Sano kaj nutrenhavo[redakti | redakti fonton]

Proteinoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj staplaj proteinoj estas globulinoj. Kutima aveno enhavas prolaminojn sed malmulte (de 5 ĝis 10 %). Ĝiaj prolaminoj estas malsimilaj de tiuj de la Triticeae (kiuj kaŭzas malsanojn ligitajn kun glutenoj kiel celiakio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franklin Arthur Coffman. (1977) Oat history, identification and classification.. Agricultural Research Service, U.S. Department of Agriculture.
  2. (1999) “Progenitor germplasm of domesticated hexaploid oat”, Crop science 39, p. 1208–1214. 
  3. World oats production, consumption, and stocks. United States Department of Agriculture. Alirita 18a de Marto 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2021-12-28.
  4. Gauldie, Enid. (1981) The Scottish country miller, 1700–1900: a history of water-powered meal milling in Scotland. Edinburgh: J. Donald. ISBN 0-85976-067-7.
  5. Grazing of Oat Pastures. eXtension (2008-02-11). Arkivita el la originalo je 2015-08-19. Alirita 2013-03-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-08-19. Alirita 2016-01-03.
  6. The Compleat Housewife, p. 169, Eliza Smith, 1739
  7. Food in Early Modern Europe, Ken Albala, Greenwood Publishing Group, 2003, ISBN 0-313-31962-6
  8. (2002-06-27) James A. Duke, Handbook of medicinal herbs, CRC Press, 2002. ISBN 9781420040463.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]