Muslio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seka muslio kun fruktoj

Muslio estas manĝaĵo konsistanta el cerealoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj, nuksoj, al kiuj oni aldonas aŭ akvon, sukon, laktonjogurton.

Muslio devenas el Svislando (Müesli) kaj estas kun ĉokolado, fonduo, rakledo kaj roŝtio unu el la svisaj specialaĵoj, kiujn oni manĝas tutmonde. Nuntempe muslio estas grava ero de la eŭropa matenmanĝkulturo.

En Svislando muslio estis tradicie ne manĝata dum matenmanĝo, sed kiel malpeza vespermanĝo.

Originala recepto laŭ D-ro Bircher-Benner[redakti | redakti fonton]

Muslio en komuna poto

Por ĉiu persono:

  • 1 kulero da avenflokoj
  • 3 kuleroj da akvo
  • miksu kaj lasu dum 12 horoj
  • 1 kulero da citronsuko
  • 1 kulero da koncentrita sukerita lakto
  • 2 pomoj (400 g), prefere acidaj, kunŝele raspitaj
  • 1 kulero da avelojmigdaloj raspitaj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]