Globulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Globulinoj estas deponaj proteinoj de plantoj kaj sangoplasmaj proteinoj de plurĉelaj bestoj, do ankaŭ de homoj. Fakte, en la korpoj de bestoj albumino estas la sola sanga proteino kiu ne estas globulino. Globulinoj de bestoj precipe konstruiĝas en la hepato. En la sangoplasmo ili konsistigas 40 procentaĵojn de ĉiuj proteinoj, la maso estas inter 36 x 103 kaj 1,3 x 106 atommasaj unuoj. En temperaturo de 60 celsiusaj gradoj ili koagulas, kaj pluraj kemiaĵoj ankaŭ kapablas malnaturigi ilin en pli malalta temperaturo. En la bestaj korpoj ili fiziologie malkonstruatas pere de enzimoj kaj per hidrolizo.

Globulinoj havas multnombrajn funkciojn, ekzemple kiel enzimoj, en la reguligo de la korpa acideco-alkaleco-ekvilibro, kiel deponejo de energio, kaj en la ĉesigo de sangumado. Sed la ĉefa funkcio estas la vivteno de natura kaj akirita imuneco kontraŭ eksterkorpaj substancoj. La imunsisteme aktivaj globulinoj nomatas imunglobulinoj, ili ekestas en tiel nomataj "plasmoĉeloj".

Laŭ sia movebleco en elektroforezo, globulinoj dividatas en kvar grupojn:

  • α1-globulinoj
  • α2-globulinoj
  • β-globulinoj
  • γ-globulinoj
    • Imunglobulinoj (antikorpoj): klasoj IgA, IgD, IgE, IgG kaj IgM