Marcos Cramer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Markos Kramer
Marcos Cramer.JPG
argentin-germana Esperantisto
Personaj informoj
Naskiĝo 27-a de junio 1984
en Bonaero, Argentino
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Verkis en Esperanto El-interna kaj el-ekstera vortprovizo – analizo de la diskuto
Esperantistiĝis en oktobro 2000
v  d  r
Information icon.svg

Markos KRAMER (oficiala nacilingva formo: Marcos CRAMER; naskiĝis la 27-an de junio 1984) estas german-argentina esperantisto kaj Akademiano.

Li esperantistiĝis en oktobro 2000. De decembro 2001 ĝis decembro 2002 Kramer estis la interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo, kaj de oktobro 2003 ĝis decembro 2006 li estis la estro de la Interreta Komisiono de la Germana Esperanto-Junularo.[1] De decembro 2006 ĝis junio 2009 li estis la redaktisto de TEJO Tutmonde.[2] En 2010 elektita li estis membro de la Akademio de Esperanto.[3] Ekde 2011 li en Esperantujo uzas la parte Esperantigitan nomformon "Markos Kramer".

De 2003 ĝis 2007, Kramer studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo. En 2013 li doktoriĝis pri la komput-lingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj en Bonn, Germanujo.[4] Nun li laboras kiel esploristo pri komputoscienca logiko ĉe la Universitato de Luksemburgo.[5]

Kramer kreis la planlingvon Loglio.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]