Diskuto:Marcos Cramer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Marcos Cramer,

kontribuas kiel vikipediisto Marcos (diskuto kontribuoj).

Kiam oni parolas pri homo, volanta esti priparolata seksneŭtrale, en Esperanto oni ordinare diras "ri". Nerespektado de la preferata pronomo de la homo povas esti ofenda, malaltiga kaj diskriminacia.Paculo (diskuto) 15:56, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Nenio en la artikolo montras, ke li volas estis priparolata seksneŭtrale. --Dominik (diskuto) 17:15, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Interalie por paroli seskneŭtrale, tradicia pronomo estas li, eventuale li aŭ ŝi (kvankam ne ĉe Vikipedio). Pri aliaj solvoj (ĝi, ri…) ne ekzistas ĝenerala interkonsento. Kaj kiam oni parolas pri konata homo, oni ĝenerale konas la sekson. Certe paroli pri neduumuloj estas alia afero, sed Marcos Cramer tute ne prezentas lin tiel. Golfestro (diskuto) 17:30, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas al mi ke mi nek ĉe la reto, nek en la reala vivo renkontis neduumulon, volantan esti priparolata per "ĝi". Ĉiuj neduumaj esperantistoj, kiujn mi konas, preferas la pronomon "ri". Iuj duumaj konservemuloj volas ke la neduumuloj estu priparolataj per "ĝi" (ofte asertante ke Zamenhof konsilis/permesis uzi tian pronomon por paroli pri homo..., sed la "Lingva Respondo" troveblas en la tekstaro kaj tie videblas ke li diris pri ĝia malaltigeco - se vi volas trovi ĝin, simple tajpu "malaltigan" ĉe la tekstaro kaj tuŝetu "ekserĉi"), tamen tiuj samaj konservemuloj volas ke iliaj propraj pronomoj estu respektataj kaj foje indignas se oni ilin mem priparolas per "ĝi". Tradicie en Esperanto oni diras "ĝi" nur pri aĵo, besto kaj relative malofte pri infaneto. Ĉu la konservemuloj efektive pensas ke al la neduumuloj estas agrable kiam oni metas ilin en la kategorion kie krom ili estas nur aĵoj, bestoj, infanetoj kaj eble homoj de nekonata sekso/genro? Alia afero estas se oni ĈIAM diras "ĝi" anstataŭ "li" kaj "ŝi" - tiam ĝiismo ne estas diskriminacia, sed la konservemuloj ne ŝajnas subteni ĉiaman uzon de "ĝi". Krom tio, en Vikipedio ankaŭ ne estas ĉiama ĝiismo, tial priparoli neduumulon per "ĝi" povas esti diskriminacia, malaltiga, ofenda kaj insulta (sed se la priparolato mem menciis sian deziron esti priparolata per "ĝi", oni kompreneble povas diri "ĝi", tamen tio kredeble neniam okazas). La fakto ke "ri" estas en PMEG kaj tie ne estas malkonsilata ankaŭ kontribuas al uzindeco de la pronomo "ri" por paroli pri neduumulo. Plus, ĉe la lingvejo mi klarigis ke "ri" estas laŭfundamente akceptebla. Krome, Esperanto estas VIVANTA lingvo, tial, se oni enkondukis la pronomon "hen" en la svedan, la pronomo "ri" akcepteblas en Esperanto. Ni demandu Krameron ĉe ria diskutpaĝo ĉu ri preferas esti priparolata per "ri" aŭ "li". Kvankam ri ne estas neduumulo, ekzistas ankaŭ la aĵo, nomata "preferata pronomo". Se ri volas esti priparolata per "ri", oni priparolu rin tiel.Paculo (diskuto) 18:51, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Vidu diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo kaj ĝenerale ne diskutu eksterteme. Golfestro (diskuto) 18:58, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi preferas, ke sekse neŭtrala pronomo, ekzemple "ri" en Esperanto, "they" en la angla kaj "elle" en la hispana, estu uzata por priparoli min. Marcos (diskuto) 14:07, 7 feb. 2020 (UTC)[Respondi]