Loglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Specimeno
La Patro nia:

pomu majplu lam tojhul jem bojbluj;
ze jetuki nomaw taj.
ze melhuj klonku taj;
ze kezi koldu taj,
wajmumi jam bojbluj kaj jam bojmsutawhuj.
bloti maj hajm den za fla moj hejmnun.
kej za mehidusu moj fle bonnumum maj, wejdu moj mehidusu mombunnu wan moj.
kej za na ge moj gemumpuninu da, klejn gehujnu moj wesi bonnu.
begidusi.

Loglio (loglie logli) estas planlingvo kreita de Marcos Cramer komence de 2003. Origine la ideo estis krei lingvon kies gramatiko baziĝas sur vokalŝanĝiĝoj, kaj kiu samtempe estu tre facila, kaj logika en la senco de Loglano. La influo de Loglano jam frue malpliiĝis, kaj la lingvo pli evoluis laŭ la bezonoj de parolata lingvo ol laŭ la strikta logikeco de Loglano. La simileco de ĝia nomo al la nomo de Loglano estas hazardo: La nomo logli venas de la loglia vorto logiwuli (mondlingvo). Sed jam dum la frua kreado de la lingvo, Cramer forlasis la ideon, ke Loglio povus servi kiel mondlingvo, kaj pluevoluigis ĝin ĉefe kiel personan lingvon.

En Loglio, la vokaloj havas nur gramatikan rolon. La konsonantoj donas la signifon de radiko.

Sonoj kaj literoj[redakti | redakti fonton]

Loglio uzas jenajn dudek literojn:

a, b, d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u, w, z

Ilia prononco tute egalas al Esperanto, krom w, kiu estas prononcita kiel ŭ (sed w povas ankaŭ aperi komence de silabo kiel la angla w). Loglio tute ne uzas majusklojn. Tiel ĉiuj ĝiaj literoj estas simboloj de la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), kaj ĉiu litero prononciĝas ĝuste kiel la respektiva IFA-simbolo.

Rolo de la vokaloj[redakti | redakti fonton]

La vokaloj o, a kaj e markas la tri vortspecojn de Loglio:

La vokalo u havas la rolon montri ke iu morfemo ankoraŭ apartenas al la sama vorto kiel la antaŭa morfemo. La vokalo i kaj la diftongo aw havas la rolon montri ke iu silabo ankoraŭ apartenas al la sama morfemo kiel la antaŭa silabo.

Vortostoko[redakti | redakti fonton]

La lingvo havas entute 517 morfemojn, el kiuj 200 estas logliigitaj landonomoj (surbaze de la nacilingva versio de la lando). La aliaj radikoj devenas ĉefe de Esperanto, la angla, la germana, la svahila, la hispana kaj la malnovgreka, sed ofte sufiĉe ŝanĝis sian aspekton por konformi al la logliaj morfemform-reguloj (vidu sube). Per la radikoj, oni povas teorie krei milionojn da vortoj per kunmetado. Ĝis nun estas aparte listigitaj 3300 vortoj.

Morfemformo[redakti | redakti fonton]

Loglio havas striktajn regulojn pri morfemformo. La reguloj pri morfemformo baziĝas sur la reguloj pri silabformo: Silabo ĉiam komenciĝas per unusola konsonanto aŭ per pl, kl, bl, glfl. Poste venas vokalo aŭ la diftongo aw, kaj post tio povas esti aŭ nenio aŭ l, m, n, j, jl, jnjm. Post i kaj aw ne povas esti j, jl, jnjm.

Morfemo ĉiam konsistas el pluraj silaboj tiel ke ĉiu silabo post la unua enhavas la vokalon i aŭ la diftongon aw kaj tiel ke ne aperas duoblaj literoj en la morfemo. La unua vokalo de morfemo ĉiam povas esti o, a, eu (interŝanĝo de la unua vokalo ne ŝanĝas la morfemon).

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Nomoj estas ĉiam metitaj inter du apostrofojn ('), ekz-e 'pawlo' por Paŭlo. Oni uzas nur logliajn literojn ankaŭ por nomoj. Kiam en nomo aperas sono, kiu ne ekzistas en Loglio, oni uzas literon kun simila sono, kaj metas punkton (.) post ĝi, ekz-e 'fl.ets.jo' por Freĉjo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]