Uzanto:Bartrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
br
1
Un tammig brezhoneg a oar an implijer-mañ.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi venas el Francio el loko nomata Pontivy.
Mi loĝas en Francio en loko nomata Plélan-le-Petit.

Saluton! Mi nomiĝas Bernadette. Mi loĝas kun mia edzo en la urbeto Plelan-le-Petit, apud Dinan, en Bretonujo.

Profesie, mi estas emiritino...mi laboris, kiel instruistino kaj profesoro pri la angla lingvo.. Mi esperantiĝis en la jaro 2004... De tiu tempo, mi mute legis, parolis kaj finfine instruis...

Mi interesiĝas pri la steloj kaj skribis ĉe Vikipedio plurajn artikolojn pri la helena mitologio kaj la konstelacioj. Mi ankaŭ tradukis esperante rakontojn por infanoj. http://www.histoire-enfant.fr/ El tiuj rakontoj, vidu suben la bildon pri "Rajmondo, la astronaŭto".

Lastan vintron mi skribis pri la sep fondintaj sanktuloj de Bretonujo kaj kelkaj ceteraj... Dum la venontaj tri monatoj, mi planas skribi pri Bretonujo kaj eble poste, mi konferencos en fremdaj landoj pri tiu bela regiono.

Mi ankaŭ provas lerni la bretonan lingvon.

Ĉar mi loĝas en la kamparo, mi tuj elkuras el mia domo, kiam aperas la unuaj radioj de la suno en printempo. Tiam mi ĝardenumas en la florbedoj, en la legomĝardeno, en la bonsaïejo, en la arbaro.

Mi estas ankaŭ avino de kvin genepoj, kaj ofte gastigas ilin.

--Bartrez 10a de Januaro 2011