Zutendaal
| Zutendaal | |||
|---|---|---|---|
| municipo | |||
|
| |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 3690 | ||
| Kodo laŭ NIS | 71067 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Ann Schrijvers | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 7 234 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 214 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 56′ N, 5° 34′ O (mapo)50.9333333333335.5666666666667Koordinatoj: 50° 56′ N, 5° 34′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 32,07 km² (3 207 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Zutendaal (nederlande, proksimuma prononco [[ZYT'nda:l]) estas municipo en Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 7 239 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 7 234 loĝantoj sur areo de 32,07 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 226 loĝantoj/km². Zutendaal situas en la provinco Limburgo, en la okcidento de la nederlandlingva Flandra Regiono - loke aldone ankaŭ parolatas variaĵoj de la proksime parenca limburga dialektaro. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Haselto, ĝia areo troviĝas inter Genk kaj Lanaken.
Zutendaal estas la plej verda municipo de nederlandlingva Belgio. Ĝia areo situas grandparte en la nacia parko Hoge Kempen. Unu el la enirejoj al tiu parko estas la centro pri insektoj kaj fekundigo perabela "De Lieteberg". Tie eblas informpeti pri abeloj kaj insektoj. Ankaŭ estas papilia ĝardeno kun enlandaj papilioj kaj speciala promenvojeto: la nudpieda pado.
Esperanto en Zutendaal
[redakti | redakti fonton]En la aŭtuno de la jaro 2005 okazis 3-taga renkontiĝo, organizita de Flandra Esperantista Junulara Asocio kun la nomo PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno). La gazeto Het Belang van Limburg raportis favore pri la renkontiĝo la 24-an de oktobro.

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la municipo (nederlande)
| |||||||||||||




