Franca Fervojista Esperanto-Asocio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Franca Fervojista Esperanto-Asocio (FFEA), landa asocio de IFEF
Jam 1905 kaj 1909 en la kadro de la 1-a kaj 5-a Universalaj Kongresoj la franca fervojisto Armand Berlande organizis apartajn kunvenojn por fervojistoj. En 1910 kaj 1911 li estis prezidanto de la tiama Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj. En ties adresaro por 1911 troveblas la adresoj de 57 francaj kolegoj. Samjare la fervoja kompanio "Paris (Parizo) - Orleans" eldonis gvidlibron en Esperanto.