Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (mallonge IFEFI.F.E.F.) estas tutmonda asocio de esperantistaj fervojistoj. Ĝi fondiĝis en 1948 kaj sekvas tradicion de sia antaŭulo IAEF daŭrantan ekde 1909. IFEF estas faka sekcio de UEA ekde 1953 kaj ĝi estas ankaŭ membro de FISAIC(Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj). La celo de IFEF estas disvastigi kaj apliki Esperanton en la fervojaj administracioj kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj. Ĝia devizo estas: "La reloj ligas la landojn, Esperanto la popolojn."

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj.

Komence aperis alvoko en la revuo Esperanto, en marto 1909, fare de la franca fervojisto Armand Berlande. Sekve de tiu ĉi alvoko fondiĝis dum la 5-a UK en Barcelono la Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj (IAEF). La nova organizaĵo komencis eldonadi gazeton Fervojista Esperantisto kaj sufiĉe vigle agadi. Dum tiu ĉi periodo oni faris multajn promesplenajn eksperimentojn surkampe de terminologio, eldonado de periodaĵoj kaj praktika utiligo de la lingvo. Dum tiu periodo personaj kontaktoj maloftis, ununuraj regulaj aranĝoj restis la IAEF-kunvenoj okaze de la Universalaj Kongresoj.

Nova postmilita organizaĵo Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) fondiĝis dum la kongreso de SAT en Amsterdam la 4-an de aŭgusto 1948 kaj daŭrigis la tradicion de IAEF. En majo 1949 ĝi kunvokis sian unuan kongreson. 149 partoprenantoj el 8 landoj decidis, ke ekde tiam, krom duhoraj kunvenoj en la UK, oni ĉiujare organizos memstaran IFEF-kongreson kun riĉaj kulturaj, turismaj kaj fakaj programoj.

Bulteno[redakti | redakti fonton]

IFEF eldonas bultenon "Internacia Fervojisto", en kiu oni povas legi pri ekz. :

  • la aktivaĵoj de IFEF
  • fervojaj aktualaĵoj en la mondo
  • anoncoj de venontaj kongresoj
  • raportoj de pasintaj renkontiĝoj

Ankaŭ kelkaj naciaj asocioj, membroj de IFEF, eldonas proprajn bultenojn.

Terminologia laboro[redakti | redakti fonton]

IFEF partoprenas en la laboro de RailLex. Temas pri tradukado al plej multaj lingvoj de pli ol 16000 terminoj de la internacia fervoja terminaro de la UIC (Internacia Fervoja Unio). Notinde estas, ke la Esperanto-parto enestas inter ĉirkaŭ 20 aliaj lingvoj kaj troviĝas inter la plej kompletaj, ĉar la tutan jaron prilaboras ĝin diverslandaj fakuloj, perkoresponde aŭ dum kunvenoj.

Listo de landaj asocioj de IFEF[redakti | redakti fonton]

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Kongreson IFEF okazigas ĉiujare en malsama lando. Lastaj kongresoj :

  • (okazonta) 2017 en Colmar, Francio Flago-de-Francio.svg Francio
  • 2016 en Varna, Bulgario Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
  • 2015 en Kunming, Ĉinio Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
  • 2014 en San Benedetto, Italio Flago-de-Italio.svg Italio
  • 2013 en Artigues-près-Bordeaŭ, Francio Flago-de-Francio.svg Francio
  • 2012 en Herzberg am Harz, Germanio Flago-de-Germanio.svg Germanio
  • 2011 en Liberec, Ĉeĥio Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
  • 2010 en Sofia, Bulgario Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
  • 2009 en Trieste, Italio Flago-de-Italio.svg Italio
  • 2008 en Poznan, Pollando Flago-de-Pollando.svg Pollando
  • 2007 en Paris, Francio Flago-de-Francio.svg Francio
  • 2006 en Shanghai, Ĉinio Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
  • 2005 en Brașov, Rumanio Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
  • 2004 en Sopron, Hungario Flago-de-Hungario.svg Hungario
  • 2003 en Dresden, Germanio Flago-de-Germanio.svg Germanio
  • 2002 en Plovdiv, Bulgario Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
  • 2001 en Tábor, Ĉeĥio Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
  • 2000 en Budapest, Hungario Flago-de-Hungario.svg Hungario
  • 1999 en Le Mans, Francio Flago-de-Francio.svg Francio
  • ...

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]