Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAEF) estis la unua asocio de esperantistaj fervojistoj, kiu ekzistis ekde 1909 ĝis la dua mondmilito. Ĝi estas la antaŭulo de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

Fondiĝo de la esperantista-fervojista movado[redakti | redakti fonton]

Armand Berllande, franca fervojisto en Villeneuve St-Georges, publikis alvokon en revuo Esperanto la 20-a de marto 1909, en kiu li instigis kunligon de la Esperantistaj fervojistoj. Kaj dum la 5-a UK en Barcelono la 7-an kaj la 8-an de septembro okazis du fakkunvenoj de fervojistoj, kiujn ĉeestis 11 personoj el 6 nacioj. Fondiĝis Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAEF) kaj oni akceptis la jenan programon: propagandi Esperanton inter la fervojistoj, starigi specialan vortareton, instigi internacian interŝanĝon de profesiaj ideoj, eldoni adresaron, faciligi interŝanĝon de infanoj de fervojistoj dum la libertempa jarperiodo, faciligi la alveturon de Esperantistaj fervojistoj al la Esperanto-kongresoj. Por 1910 oni elektis prezidanton Berlande, vicprezidantojn Wellons el Usono kaj Schwartz el Aŭstrio, sekretarion-kasiston Bontemps el Francio, helpsekretarion F. Sandecki el Rusio kaj ankaŭ delegitojn por 9 landoj.

Antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En decembro de 1910 aperis la faka organo Fervoja Esperantisto, kiu aperadis ĝis komenco de la unua mondmilito. Meze de 1911 la asocio jam havis pli ol 200 anojn el 15 nacioj. Dum la 7-a UK en Antverpeno en 1911 oni aranĝis 3 fervojistajn kunvenojn; ĉeestis 15 kolegoj el 7 nacioj. Oni precipe pritraktis la fakan vortaron de Bal. Nova prezidanto fariĝis Schwartz, vicprezidanto Josef Engst el Germanio, sekretario Alfred Petzold el Germanio, helpsekretario Bontemps. Dum la 8-a UK en Krakovo en 1912, la malmultaj fervojistoj kunvenis trifoje. Oni elektis prezidanton Paul Tarnow el Germanio, vicprezidanton Szymanowski el Germanio, sekretarion Alfred Petzold, kasiston Josef Engst, redaktorojn Berlande kaj Chilot el Francio. La membronombro estis 214 en 1912, en 1913 jam 227. La kunsidoj fervojistaj dum la 9-a UK en Berno en 1913 estis vizitataj nur de 8, resp. 6 anoj. La ĉiam ĉefa demando estis ankaŭ ĉi tie la havigo de monrimedoj. La agado de Berlande kaj de aliaj fervoraj esperantistoj kaŭzis, ke en diversaj urboj fondiĝis fervojistaj grupoj, ekzemple en Nymburk (Bohemio), Liono (Francio), Boxtel (Nederlando) ktp. Eĉ landaj ligoj fondiĝis. La unua estis la Unuiĝo de Germanaj Fervojistoj-Esperantistoj, fondita la 2-an de oktobro 1910.

Inter la mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito IAEF estis restarigita en 1921 dum la 13-a UK en Prago, danke al la klopodoj de Stevan Stojnić kaj Ilija Puhalo kaj dum multaj jaroj ĝi havis sian sidejon en Zagrebo en Jugoslavio. En kelkaj landoj fondiĝis naciaj (memstaraj) Esperanto-societoj de fervojistoj: la itala fondiĝis en 1922, la svisa en 1925, la "Nagola" en Japanio en 1928, la hispana en 1928 (de Emilio del Barrio) kaj en Finnlando.

La asocio IAEF tamen en la lastaj jaroj antaŭ la apero de la Enciklopedio de Esperanto (1934) montris neviglan agadon kaj la oficiala organo La Fervojisto eĉ ĉesis aperi. Tion kunkulpis la politike nefavoraj kondiĉoj en pluraj landoj, interalie en Germanio.

Publikaj atingoj[redakti | redakti fonton]

En 1925 reprezentantoj de fervojasocio (9.000 membroj) en Katowice (Pollando) akceptis rezolucion, rekomendante al ĉiuj membroj lerni Esperanton. Samjare en Aŭstrio aŭstra Esperanto-delegitaro starigis Esperanto-kursojn por fervojistoj: oni permesis en tiu lando portadon de oficiala Esperanto-insigno (verda kvinpinta, glata stelo sur blanka fono) eĉ dum deĵoro. En 1927 la ministro de trafiko en Jugoslavio per akto de la 21-a de marto aprobis, ke en ĉiuj vagonoj de la jugoslava fervojaro, destinitaj por internacia trafiko, sur oficialaj afiŝoj kaj avizoj estu aplikata Esperanto -- tiu reformo tamen ankoraŭ ne estis realiĝinta en la momento de apero de la Enciklopedio de Esperanto (1934). En internaciaj vagonoj de la Hungaraj Ŝtatfervojoj estis bildoj de Budapeŝto kun kvinlingva klariga teksto kaj la kvina lingvo estis Esperanto.

La agado de Esperantistaj fervojistoj instigis diversajn fervojkompaniojn kaj liniojn eldoni gvidlibron, prospektojn kaj aliajn presaĵojn ankaŭ en Esperanto. Speciale rimarkindaj estas la luksaj eldonaĵoj de la aŭstria ministerio por fervojoj en 1911 kaj en 1912, post la milito belaj eldonaĵoj de la ĉeĥoslovakaj kaj japanaj fervojoj. Diversaj fakaj gazetoj havis Esperanto-fakon kun pli-malpli konstanta karaktero, ekz. la sveda fervojista gazeto "Signalen".

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la kongreso de SAT en Amsterdam fondiĝis la 4-an de aŭgusto 1948 nova esperantista fervojista asocio IFEF kiu daŭrigis la agadon de IAEF.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]