Paul Friedrich Wilhelm Tarnow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dipl. Inĝ Paul Friedrich Wilhelm Tarnow
Personaj informoj
Naskiĝo 17-an de julio 1881
en Barmen
Morto 13-an de decembro 1944
en Düsseldorf, Flago de Nazia Germanio.svg Nazia Germanio
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto
v  d  r
Information icon.svg


Paul Friedrich Wilhelm TARNOW (tarno), naskiĝis la 17-an de julio 1881 en Barmen (de 1929 urboparto de Wuppertal), mortis la 13-an de decembro 1944 en Düsseldorf, estis germana diplomita inĝeniero (germana akademia titolo "Dipl.-Ing."), maŝinkonstruestro, provinca konsilanto de maŝinaferoj (germana titolo "Regierungsbaumeister und Provinzialbaurat") en Düsseldorf kaj Esperanto-pioniro.

Loka agado por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tarnow propagandis Esperanton en Hanovro, Supera Silezio, Elberfeld (de 1929 urboparto de Wuppertal), Düsseldorf kaj Kiel. En 1907 li fondis la Esperanto-grupon en Hanovro kun pli ol 100 anoj kaj estis ĝia prezidanto ĝis 1909. En 1908 li kunfondis en Lüneburg la Nord-Okcidenta Ligo-n, en septembro Super-Silezian Esperanto-Ligon kaj en 1911 en Elberfeld la Esperanto-Grupo "Verda Stelo".

Nacia kaj internacia agado[redakti | redakti fonton]

En 1908 Tarnow partoprenis je la fondo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj estis ĝia delegito de 1908 ĝis 1910 kaj post 1928. Estro de la "ekspozicia fako" de Germana Esperanto-Asocio (GEA) li estis de 1910 ĝis 1921. De 1912 li prezidis la Internacian Asocion de Esperantistaj Fervojistoj. Tarnow ĉeestis 8 Universalajn Kongresojn (UK).

Kolektanto kaj aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ nesubskribita artikolo en la Enciklopedio de Esperanto (1933), kiu probable estas de Tarnow mem, li posedis "unu el la plej grandaj Esperantaj bibliotekoj de sia tempo kun pli ol 2.000 volumoj kaj la plej grandan arkivon de la mondlingvaj gazetoj, gvidiloj kaj katalogoj (nur tre malmultaj mankis)". La kolekto parte estis detruita dum la dua mondmilito. La restantaj partoj post la morto de Tarnow en 1944 kaj la militofino en 1945 estis transdonita al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

Tarnow estis redaktoro de la periodaĵo „Esperanto-Kolektanto“ en 1922. Kun József Takács, alia redaktoro de "Esperanto-Kolektanto", li verkis "Katalogon de la Esperanto-gazetaro", ĝis hodiaŭ grava bibliografia helpilo pri fruaj Esperanto-periodaĵoj aperinta en 1934. Li krome estis kunlaboranto de diversaj gazetoj kaj ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (1933).

Post la ekrego de la nazioj en Germanio en 1933 li estis arestita pro "urĝa suspekto de ŝtat-perfido" en aŭgusto 1934 kaj ankaŭ post sia liberiĝo en decembro de la sama jaro ofte devis prezenti sin al la polico pro siaj internaciaj kontaktoj kun eksterlandaj kolektantoj kaj sia Esperanto-korespondado. En decembro 1939, du monatojn post komenco de la dua mondmilito, la polico malpermesis al li daŭre korespondi en Esperanto kaj retenis kolektaĵojn senditajn de eksterlando. Pro la kvinmonata aresto lia sanstato jam de 1934 estis malbona kaj li suferis pro ripetita apopleksio. Fine de 1944 aldoniĝis aeratakoj kaj bombardado de lia urbo Düsseldorf. En la aĝo de nur 64 jaroj li tie mortis la 13-an de decembro 1944.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2002: Mattusch, Edeltraud; Mattusch, Hans-Jürgen. Esperanto - ein Ausweg aus Babylon= 95 Jahre Esperanto in Düsseldorf. Düsseldorf 2002, p. 145-147 (ISBN 3-89906-339-2)
  • 1995: Amouroux, Jean. La Esperantista Dreyfus-afero. Paul Tarnow - Sorto de Germana samideano dum la nazia regado. En: Esperanto aktuell (GEA) 1995/8, p. 4-5 (kun kopio de poŝtkarto de Tarnow de 1936 kaj pliaj fonto-referencoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]