Slovaka Asocio de Fervojistoj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slovaka Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (SAFE), landa asocio de IFEF

Necesas mencii, ke komence de la okdekaj jaroj la tiama IFEF-prezidanto GIESSNER klopodis starigi slovakan fervojistan asocion, kio tamen fiaskis pro la IFEF-statuto kaj kontraŭ leĝoj de ĈSFR (Ĉeĥoslovakio). Poste ŝanĝita statuto donis eblecon havi du sekciojn de unu asocio en unu ŝtato.

La 10an de junio 1989 oni fondis en Žilina ([Ĵilina]) Fervojistan Sekcion de Slovakia Esperanta Federacio. Ĝin akceptis IFEF kiel sekcion slovakan en Internacia Fervojista Kongreso Hamar 1990.