Lignano Sabbiadoro
Lignano Sabbiadoro | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo)45.68333333333313.116666666667Koordinatoj: 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 5 m |
Areo | 16 km² |
Loĝantaro | 6 948 (2018) |
Loĝdenso | 442 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Latisana, Marano Lagunare kaj San Michele al Tagliamento (VE) |
Patrono | Don Bosco |
Festa tago | 31-a de januaro |
Nomo de loĝantoj | lignanesi |
Poŝtkodo | 33054 |
Imposta kodo | E584 |
Kodo laŭ ISTAT | 030049 |
Telefona prefikso | 0431 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Lignano Sabbiadoro ("Linjano orsabla" en Esperanto, Lignan en la friula) estas komunumo de Italio en la nord-orienta regiono Friulo-Venecio Julia. Ĝi apartenas al la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2018 en la komunumo vivis 6 948 loĝantoj. Kristana patrono estas la sanktulo Don Bosco, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Latisana, Marano Lagunare kaj San Michele al Tagliamento (VE).
Lignano Sabbiadoro estas konata pro turismo. La komunumo fanfaronas pri la Blua Flago, premio donita de la Fondaĵo por Media Edukado (FEE) al la plej bonaj eŭropaj marbordaj feriejoj.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Lignano Sabbiadoro lokiĝas sur verda duoninsulo proksimume 50 kilometrojn de Udine kaj je 90 kilometroj de Venecio kaj Triesto.
Fervojo[redakti | redakti fonton]
La municipo estas servata de la stacidomo Latisana-Lignano-Bibione, situanta sur la fervoja linio Venecio-Triesta, situanta en la proksima Latisana kaj ligita al Lignano per buso kaj la dediĉita servo "LignanoLink" kiu ligas Lignanon kun ununura vojaĝsolvo al la nacia fervoja reto. La fervoja stacio Latisana estas servita per regionaj kaj longdistancaj ligoj.
Lingvoj kaj dialektoj[redakti | redakti fonton]
En Lignano Sabbiadoro, apud la itala lingvo, la loĝantaro parte uzas la friulan lingvon. La venecia lingvo ankaŭ estas precipe uzata kaj komprenata fare de la loĝantaro.
Laŭ rezolucio n-ro. 2680 de la 3-a de aŭgusto 2001 de la Registaro de la Aŭtonoma Regiono de Friuli-Venecio Julia, la Municipo estas inkluzivita en la teritoria areo de protekto de la friula lingvo por apliki la leĝon 482/99, regionan leĝon 15/96 kaj regiona leĝo 29/ 2007
Esperanto[redakti | redakti fonton]
Dum Pasko 1998 okazis tie la 22-a kaj dum Pasko 2007 la 31-a Internacia Junulara Festivalo organizata de Itala Esperantista Junularo.
En aŭgusto 2023 okazas en la vilaĝo Bella Italia kadre de la komunumo Lignano Sabbiadoro la 79-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO kaj samtempe la internacia kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).