Friulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friulo
historia regiono
FlagoBlazono
regiono [+]

LandoItalio

- koordinatoj46° 9′ 59″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)46.16638888888913Koordinatoj: 46° 9′ 59″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)
Areo8,24 km² (824 ha) [+]


Friulo (Tero)
Friulo (Tero)

Friulo (Friulo-Venecio Julia)
Friulo (Friulo-Venecio Julia)
DEC

Friulo (Italio)
Friulo (Italio)
DEC

Map
Friulo
Vikimedia Komunejo:  Friuli [+]
vdr

Friulo (friule: Friul, itale: Friuli, slovene: Furlanija, germane: Friaul) estas historia kaj geografia regiono de nordorienta Italio kiu respondas al la antaŭaj provincoj Udine, Pordenone kaj nun parto de Gorizia en la aŭtonoma regiono Friulo-Venecio Julia.

La ĉefa urbo estas Udine (en la slovena Videm, en la friula Udin, en la itala Udine, en la germana Weiden, en la latina Utinum). Aliaj historiaj centroj estas Gorizia (slovene Gorica) kaj Pordenone.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Friuli devenas de la latina nomo de la urbo Cividale (Civitate Forum Iulii). La vorto Forum Iulii estis simpligita al Friuli. Tiu ĉi nomo verŝajne ekestis dum la Lombarda okupado inter la 6-a kaj 8-a jarcento, kiam la urbo Cividale (Cividat) tiutempe estis la plej grava grandurbo..

Historio[redakti | redakti fonton]

La centra placo de Gorizia en 1900.

La regiono ricevis politikan identecon sub la lombardoj, kiuj kreis tiegrandan duklandon kun la ĉefurbo en la grandurbo de Friulo (Forum Julii), de kie devenas la nomo de la areo.

Karolo la Granda establis bufrejon en la konkerita duklando, dizajnita por sekurigi liajn havaĵojn de la Karniolo. Fine de la 11-a jarcento, la potenco de la germanoj malfortiĝis, ĉar la plej granda parto de Friulo estis submetita al la patriarkeco de Aquileia.

Tiam iom post iom, per diversaj rimedoj (libervola interkonsento kun la nobelaro kaj grandurboj, konkero, ktp.), Friuloiĝis parto de la Venecia Respubliko. Pasante de mano al mano, laŭ diversaj packontraktoj (en 1797 al Aŭstrio, en 1805 al Italio, en 1809 al la iliriaj provincoj, en 1814 denove al Aŭstrio), Friulo,rezulte de la prusia-aŭstria milito de 1866 estis finfine reunuigita kun Italio.

Periodo de faŝismo kaj lingva diskriminacio[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo de faŝismo, Friulo devis sperti procezon de kultura asimilado, de kiu la slovena kaj germana loĝantaroj estis precipe viktimoj. Asimilado ankaŭ implicis la malpermeson de la uzo de la slovena kaj germana lingvoj, same kiel la malvolan italigon de slovenaj, germanaj kaj friulaj loknomoj kaj familiaj nomoj.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post 1943 la partizana movado akiris pli kaj pli da potenco ĝis la kreo de Libera Respubliko de Karniolo. Intertempe, Friulo estis integrita al la germana ŝtato, kiu interesiĝis pri ellasejo al la Adriatiko kaj kiu celis la finon de la konflikto al la kreado de bufroŝtato, apartigita de la resto de Italio.

Dum la germana okupado, 40 000 ĝis 60 000 kozakoj kiuj kunlaboris kun la nazioj rifuĝis en la regionon (pli precipe en Karniolo) ĉar Hitler promesis al ili la kreadon de sendependa kozaka ŝtato. Tamen, la malvenko de la Tria Regno entombigas ĉi tiun projekton kaj Friuli denove iĝis itala teritorio.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Friuli situas en tektone malstabila areo. La 6-an de majo kaj la 15-an de septembro 1976 du fortaj tertremoj okazis en la friula centra areo ĉirkaŭ Gemona kaj Venzone.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Dulingva trafikŝildo (itala kaj friula)

El Friulo originas la antikva Forlana danco. Homoj de Friulo estas konataj pro la produktado de la fama itala vinalkoholo Grappa kaj la produktado de la mondfama itala ŝinko (Prosciutto crudo), kiu estas produktita proksime de Cividale, en la grandurbo de San Daniele, kaj de tie ĝi estas eksportita ĉie tra la mondo.

Friulo ankaŭ estas fama pro siaj vinoj kiuj estas inter la plej bonaj italaj kaj mondaj vinoj: CabernetFriulano. La regiono ankaŭ estas konata pro sia specifa kuirarto ene de Italio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Leĝo 482/99, la friula, la slovena kaj la germana estas agnoskataj kaj protektataj kiel historiaj minoritataj lingvoj. La friula estas la ĉefa minoritata lingvo de la regiono (de kiu ĝi prenas sian nomon) kaj estas uzata ĉefe en la hejmo, foje en la laboro, kaj en kulturaj rondoj. Koncerne la skriban uzon, ekzistas pluraj lokaj gazetoj tute en la friula lingvo[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lignano Sabbiadoro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ladins dal Friûl (Union Scritôrs Furlans), ladinsdalfriul.blogspot.com

.