IJK 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 65-a IJK)
IJK 2009
Loko Liberec,  Ĉeĥio
Ekde 18-a de julio 2009
Ĝis 25-a de julio 2009
Organizanto Ĉeĥa Esperanto-Junularo, Germana Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo
Oficiala retejo ijk.esperanto.cz/eo/
← Antaŭa Sekva →
vdr
Emblemo de la 65-a IJK en Liberec'.
Raporton pri la IJK de la germana televido ARD, kun voĉo en Esperanto kaj germanaj subtekstoj, vidis pli ol 500.000 spektantoj. Ĝi daŭre spekteblas rete.

La 65-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009 en la urbo Liberec' en Ĉeĥio. La kongresa temo estis Liberec' kaj la kongreson organizis kune Ĉeĥa, Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj. Temis pri la unua IJK okazinta sur la teritorio de Ĉeĥ(oslovak)io. Partoprenis 343 esperantistoj el 41 landoj.

Antaŭaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Kandidatiĝo[redakti | redakti fonton]

Rivero Niso apud la trilandlimo Ĉeĥio-Germanio-Pollando.

La estraro de TEJO ne diskonigas informojn pri aliaj kandidatiĝintoj ol tiu elektita, sed estas sciate, ke krom la Libereca teamo estis ankoraŭ unu aŭ kelkaj aliaj kandidatoj.

Rilate al la 65-a IJK apartan intereson vekis la mem-anoncita[1] venko de teamo gvidata de serba esperantisto Bedun E. Kivenić, kiu la 1-an de aprilo 2008, do tuj post la fino de la limdato starigita de TEJO, publike anoncis, ke onidire pro manko de aliaj kandidatoj aŭtomate akceptiĝis komuna invito de la Serba, Montenegra kaj Albana Esperanto-Junularoj por IJK 2009 en urbo Tutin', dediĉita al virinoj en la mondo.

Kelkaj rimarkis, ke la dato de 1-a de aprilo estas kutima tago de ŝercoj en iuj landoj, kaj opiniis la mesaĝon aprila ŝerco.[2] Al la mesaĝo de Kivenić tuj reagis ekmirinta Adje Adjevi,[3] sekretario de LKK por IJK 2009 en Togolando, tiel malkaŝante sian landon kiel alian kandidatiĝinton.

Dum IJK 2019 oni anoncis dum prelego pri ĉi tiu IJK, ke temis pri ŝerco pro la ŝercotago. La nomo de tiu esperantisto estas anagramo de la ĉeĥa vorto "duben" kaj la pola vorto "kwiecień", kiuj ambaŭ signifas "aprilo".

Vildana Delalić, la TEJO-estraranino pri kongresoj, sekve la informon pri jama elekto de IJK-organizanto malkonfirmis kaj petis atendon ĝis efektiva diskonigo de la decido de TEJO, kio fine okazis la 9-an de aprilo 2008, kiam la elekto de Liberec' estis anoncita. Bedun E. Kivenić reagis la 13-an de aprilo, agnoskante sian eraron kaj esprimante esperon pri Tutina IJK en 2010.[4]

Antaŭa IJK[redakti | redakti fonton]

Solena transpreno de la IJK-flago fare de reprezentantoj de la tri organizantaj junularaj Esperanto-organizoj okazis fine de la Internacia Arta Vespero dum la 64-a IJK en Szombathely (Hungario). Dum tiu kongreso estis ankaŭ kolektitaj unuaj 27 antaŭpagoj kaj kadre de la TEJO-vespero atribuita la aliĝnumero 1 (al Rolf Fantom).

Preparlaboroj[redakti | redakti fonton]

Post fermo de la reta aliĝado la 12-an de julio 2009 estis 401 alvenontaj aliĝintoj el 51 landoj. Kune kun personoj aperintaj nur surloke la 65-a IJK havis entute 472 aliĝintojn el 54 landoj, el kiuj efektive alvenis kaj partoprenis la aranĝon sume 343 esperantistoj el 41 landoj.

Ĝenerale pri la kongreso[redakti | redakti fonton]

Kongresurbo[redakti | redakti fonton]

Monto Ještěd kun televidturo, unu el la simboloj de Liberec'.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Liberec'.

Liberec (lige kun la IJK literumata Liberec' por egali al la esperanta vorto "libereco") estas kun siaj pli ol 100 000 loĝantoj la 5-a plej granda urbo de Ĉeĥio kaj ĉefurbo de Regiono Liberec. Ĝi troviĝas 100 km norde de la ĉefurbo Prago, proksime al la trilandlimo de Ĉeĥio kun Germanio kaj Pollando. En Liberec funkcias malgranda Esperanto-klubo, kunlaboris pri la IJK ankaŭ la pli vigla klubo en proksima urbo Mladá Boleslav.

Jam en 1907 esperantistoj aktivis en Liberec kaj ĝi estis centro de la germanlingvaj esperantistoj en Ĉeĥoslovakio. El lastaj Esperanto-aranĝoj en Liberec menciindas Jarkonferenco de la Ĉeĥa sekcio de IFEF, okazinta inter la 12-a kaj la 14-a de oktobro 2007. De la 7-a ĝis la 14-a de majo 2011 okazigis IFEF (pere de Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio) en Liberec sian 63-an tutmondan kongreson, en ĉeesto de 173 partoprenantoj el 15 landoj.

Kongresejo[redakti | redakti fonton]

Unu el la blokoj de la studenthejmo Harcov de la Teĥnika universitato en Liberec kiu estis la kongresejo de la 65-a IJK.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studenthejmo Harcov.

La kongreson gastigis bloko C de la studenthejmo Harcov (50° 46.237′ N 15° 5.201′ O / 50.770617 °N, 15.086683 °O / 50.770617; 15.086683 (mapo)Koordinatoj: 50° 46.237′ N 15° 5.201′ O / 50.770617 °N, 15.086683 °O / 50.770617; 15.086683 (mapo)), kiu estas unu el tri apudaj terasaj (kaj ses entutaj) studentdomoj apartenantaj al la Teĥnika universitato en Liberec. Antaŭe, dum februaro de 2009, en la sama ejo loĝis sportistoj kaj vizitantoj de la Monda ĉampionado pri nordia skiado 2009, okazinta en Liberec.

Partoprenkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Loĝi eblis en dulita ĉambro, unu el la du amasloĝejoj (por kio servis du salonoj en la kongresejo), en tendo (troviĝantaj inter la kongresejo kaj la apuda bloko B) aŭ memzorge ekster la IJK-ejoj. Manĝi eblis en la tujapuda universitata manĝejo, kunviandevegetarane.

Organiza teamo[redakti | redakti fonton]

La Lokan Kongresan Komitaton (LKK), kies membroj okupiĝis pri ĝeneralaj partoj de la organiza laboro, konsistigis 24 personoj. Tri pintajn postenojn okupis prezidantoj de la tri kunorganizantaj junularaj Esperanto-asocioj: Prezidanto de la LKK estis Marek Blahuš (Ĉeĥa Esperanto-Junularo), sekretariino estis Julia Hell (Germana Esperanto-Junularo) kaj program-kunordiganto estis Łukasz Żebrowski (Pola Esperanto-Junularo). Laŭ nacieco troviĝis en la LKK: 7 poloj, 6 ĉeĥoj, 4 germanoj, 4 ukrainoj, 1 brito, 1 kroato kaj 1 slovako. Notindas ankaŭ ke kiel ne tute kutime la LKK konsistis el preskaŭ nur junaj homoj – meza aĝo de LKK-ano estis 24 jaroj kaj ĉiuj krom unu estis en TEJO-aĝo (sub 30 jaroj).

La LKK-anoj en la ĉi-suba listo troviĝas ordigitaj laŭ persona kaj sekve familia nomo, kun indiko pri sia ŝtataneco) kaj sia kampo de respondeco:

Aldone pluraj aliaj personoj okupiĝis pri konkretaj taskoj dum la semajno, kontribuis al la programo aŭ diversmaniere helpis. Interalie: Andreas Diemel, Bára Závodská, Carolin Weemeyer, Carsten Mischke, Mirek Hruška, Petr Dohnálek, Robert Weemeyer, Tomislav Divjak.

Patronoj[redakti | redakti fonton]

Přemysl Sobotka, senatprezidanto, devenanta el Liberec, unu el patronoj de la 65-a IJK.

La 65-an IJK-n konsentis aŭspicii pluraj gravuloj de la ĉeĥa publika vivo, pluraj kun proksimaj ligoj al la regiono de Liberec aŭ Esperanto. Kongrue kun la internacieco de la LKK, krom la kongreslando Ĉeĥio, oni serĉis patronojn ankaŭ en la ceteraj du organizantaj landoj Germanio kaj Pollando. Jen la listo de personoj, kiuj fine transprenis aŭspicion super la 65-a IJK:

El tiuj, post la lastmomenta senkulpiĝo de Přemysl Sobotka kiu antaŭe akceptis esperantistojn kaj planis veni sed devis rezigni pro eksterordinara senata kunsido, vizitis la kongreson persone nur la kardinalo Miloslav Vlk, kiu publike celebris katolikan sanktan meson en Esperanto dimanĉe la 19-an de julio en la ĉefdekana kirko de sankta Antonio la Granda en la urbocentro. Přemysl Sobotka tamen, simile kiel Kurt Gribl, sendis al la kongresanoj salutvortojn, kiuj aperis en la kongreslibro, kaj lastmomente sian salutmesaĝon al la kongreso sendis ankaŭ Bc. Stanislav Eichler, hetmano de la Regiono Liberec, kaj Probal Dasgupta, prezidanto de UEA kies vortojn oni laŭtlegis dum la inaŭguro.

Emblemo[redakti | redakti fonton]

Oficiala t-ĉemizo de la IJK sur kiu aperas la emblemo.

Oficialan emblemon de la IJK (vidu supre) oni publike prezentis la 30-an de junio 2009. Per konkurso inter kelkaj grafikistoj estis elektita propono verkita de Ondřej Kostiha, juna ĉeĥa esperantisto. Kiel premion li ricevis eblon de senpaga partopreno en la IJK, sed aliaj devoj malhelpis al li partopreni.

La emblemon la aŭtoro mem komentis jene:[5]

"Motivon de la urbodomo de Liberec kiel dominaĵo de la urbo mi elektis pro ties simpla simboleco - kunlaboro inter la unuopaj sekcioj de la movado el Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando ĉe organizado de tiu ĉi kongreso estas simboligata per la tri urbodomaj turoj. Tiu ĉi bruna varianto estas inspirita de la koloroj de la urbo Liberec (blazono kaj flago). La blanka "ŝmiraĵo" kiu apartigas la tekston disde la urbodomo prezentas dinamikecon kaj junecon, kaj samtempe ankaŭ freŝan venton, kiu simbolu la ĉefan temon de la kongreso - Liberecon. La teksto sub la ĉefa emblemo ("65-a internacia junulara kongreso / 65. mezinárodní kongres esperantské mládeže") estas ellasebla; ĝi estu aperigata precipe sur afiŝoj kaj reklamiloj."

La emblemo sekve aperis sur ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj eldonaĵoj de la IJK, plej videble sur la oficialaj t-ĉemizoj, sed ankaŭ ekzemple kiel identiga signo de la IJK-ekskursaj busoj.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 28-a de novembro 2008 konstante pri la kongreso informis oficiala retpaĝaro en Esperanto, al kio la 2-an de aprilo 2009 aldoniĝis ankaŭ lingvoversioj ĉeĥa, germana kaj pola.

Ĉiu aliĝinto tuj post sia aliĝo ricevis aŭtomatan konfirman retmesaĝon kun ripeto de ĉiuj enmetitaj indikoj kaj ekde februaro ankaŭ kun kotizkalkulo. La 3-an de aprilo 2009 dissendiĝis al 253 tiamaj aliĝintoj informmesaĝo kun utilaj informoj, krom en Esperanto laŭpete ankaŭ nacilingve (ĉeĥe, germane aŭ pole). La 3-an de julio 2009 estis dissendita dua konfirmilo (denove plurlingve) kune kun 11-paĝa antaŭkongresa Informilo de Liberec'.[6]

Netradicie, ĉiu partoprenanto anstataŭ kongreslibro ricevis kongresan maponA2-folion kiu faldeblas en formaton A6 kiel kutima mapo. Programo aperis forme de aparta programlibreto, kies ĝisdata versio ankaŭ pendis apud kaj en la liftoj en la kongresejo.

Por reklami la publikajn aranĝojn okazantajn kadre de la kongreso oni produktis ankaŭ A1-formatan afiŝon, kiu pendis diversloke tra la urbo kaj informis pri la surĉefplacaj koncerto de JoMo kaj la KLF kaj pri la koncerto de Supernova.

Partoprenintoj povis aĉeti ankaŭ oficialajn t-ĉemizojn de la IJK, kiuj estis produktitaj en la kvanto de 100 ekzempleroj – en diversaj grandecoj (S, M, L, XL kaj XXL /nur viraj/), koloroj (oranĝa, flava, verda kaj sabla /vira/ respektive roza /virinaj/) kaj seksaj variantoj (vira kaj virina).

Programo[redakti | redakti fonton]

Tema programo[redakti | redakti fonton]

La tema programo rilatis al la temo de la kongreso, kiu kongrue kun la nomo de la kongresurbo estis Liberec'. Prezentoj kaj diskutoj pri libereco okazis dumtage kadre de programeroj kiel ekz. "Ĉu dezirindas Liberec'?", "Eŭro kaj Eŭro en Ĉeĥio", "Germanaj rapidtrajnoj – kiel ŝtata firmao veturas al la tuta mondo", "Kiom da korpoj havas Kristo? – enkonduka prelego kaj diskutrondo pri la ekumena movado", "Krimeo", "La Infanopero Brundibár de la ĉeĥ-juda komponisto Hans Krása – surscenejigita en la koncentrejo Terezín (Theresienstadt)", "La prezidanteco de Ĉeĥio en EU", "Libera Muziko per Creative Commons?", "Liberaj programoj en konkreta ekzemplo: Administrilo por Esperanto-renkontiĝoj", "Libereco en trafiko", "Libereco – filozofio, protektado, respekto", "Libereco laŭ la psikologia vidpunkto", "Lingva libereco!", "Malliberec' en Palestino", "Nuklea energio kaj la libereco de la okcidento" (ne okazis), "OpenStreetMap – Kio? Kial? Kaj kiel?", "Prelego pri libereco (aŭ mallibereco) de kulturoj", "Prelego pri mona libereco", "Specifaĵoj de ortodoksismo kaj ĝia tradicio en Ĉeĥio".

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

Partopreninto de la 65-a IJK en Liberec', Nguyễn Thị Phương Mai, la vicprezidantino de Vjetnama Esperanto-Asocio, kontribuis al diskuto pri la kongresa temo per jena kontribuo:

Citaĵo
 Por mi, kiu estas vjetnama esperantistino, se temas pri libereco, mi preferas antaŭ ĉio konsideri ĝin sur la lingva tereno. La “interna ideo” de Esperanto formiĝis surbaze de la spirito de egaleco inter ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj popoloj. Tio signifas, ke sen egaleco, ne povus ekzisti libereco. La esperantistaro laboras, luktas por nova mondo, en kiu ne plu ekzistos ia ajn imperiisma tendenco eĉ sur la lingva kampo, en kiu neniu unusola nacilingvo regos super ĉiuj aliaj nacilingvoj, kiuj devas esti egalrajtaj. Esperanto genie kreita de Doktoro Zamenhof, dum pli ol cent lastaj jaroj pruvis sian kapablon kaj sian taŭgecon ludi la rolon de la neŭtrala komunikilo de ĉiuj homoj el diversaj haŭtkoloroj, kaj el malsamaj kulturoj, por ĉiuj internaciaj rilatoj efektivigeblaj en plena libereco. Esperanto alportos sian konsiderindan kontribuon por edifi mondon de paco, de kooperado kaj de libereco pro ĉiuj.

Mi pensas, ke tiu penso neniel estas utopia sed tute realisma, ĉar tion atestas la nuna evoluo de la homaro al la “tutmondiĝo”, kiam la mondo estos liberigita de ĉiaj militoj, de ĉiaj formoj de malegaleco inklude la sferon de lingvoj. Mi pensas, ke tiu respondeco kuŝas sur la ŝultroj de la junaj generacioj, kaj ĝuste ni mem, la tutmondaj junaj esperantistoj havas la grandan honoron ŝarĝi sur sin la taskon realigi tiun belan estonton de nia mondo. 
— Nguyễn Thị Phương Mai

Movada programo[redakti | redakti fonton]

Prezentoj, diskutoj kaj kunsidoj rilataj al la Esperanto-movado okazis dumtage kadre de programeroj kiel ekz. "Aligatorejo", "BEMI-kunsido", "Ĉu vi ŝatus paroli beste?", "E@I – nova defio por nova jarcento", "Esperanto en Burundio" (ne okazis), "Francisko Valdomiro Lorenz – La homo, kiu scias multe", "Herzberg – la Esperanto-urbo jam ekzistas", "Informado pri Esperanto en la 21a jarcento – ebloj kaj defioj", "Kial mi instruas esperanton? NE por krei esperantistojn!", "Komitatkunsido", "Kuba junularo sin preparas por la 66a IJK en 2010".

Kunlabore kun UEA, la partoprenantoj havis eblecon oficiale ekzameniĝi en Esperanto por la nivelo C1 laŭ la KERK, kies Esperanto-rilataj reguloj estis starigitaj nur fine de la jaro 2008. Okazis ankaŭ speciala TEJO-vespero kun oficiala lanĉo de la nova reta versio de Pasporta Servo.

TEJO-komitatkunsido[redakti | redakti fonton]

En aparta TEJO-ĉambro en la teretaĝo dum kvar sesioj (en dimanĉo, lundo, merkredo kaj vendredo) kunsidis 21 komitatanoj de TEJO aŭ ties anstataŭantoj (kun sume 24 voĉoj) kaj 2 membroj de la estraro (la prezidanto Gregor Hinker kaj la estrarano pri landa agado Rogener Pavinski).

Dum la nula sesio, dimanĉe la 19-an de julio 2009, okazis prezentoj de la landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO kaj kelkaj interkonatiĝaj ludoj.

Dum la unua sesio, lunde la 20-an de julio 2009, unue formiĝis la necesaj kunsidaj organoj kaj akceptiĝis la tagordo de la kunsido. Post tio la komitato diskutis kaj aprobis la Jaran raporton de TEJO-estraro kaj -komisiitoj 2009 pritraktantan la agadon ekde la antaŭa IJK. Al Derk Ederveen estis pro lia longdaŭra kaj elstara laboro por Pasporta Servo atribuita honora membreco en TEJO. Kiel reprezentantoj de TEJO en la komitato de UEA estis konfirmita Peter Baláž kaj nove nomumita Nico Huurman (anstataŭ demisiinta Haris Subašić).

Dum la dua sesio, merkrede la 22-an de julio 2009, la komitato deklaris estontan okazigon de IJK en subsahara Afriko kiel strategian celon de TEJO (menciata kiel nesindeviga estis la jaro 2012) kaj tiucele taskigis al la estraro starigi komisionon kiu priesploru la cirkonstancojn, preparu la kondiĉojn kaj prezentu konkretan proponon. La konsisto de la komisiono tamen estu antaŭ ĝia ekfunkcio ankoraŭ aprobita de la komitato. Plue dum tiu tago la komitato de TEJO akceptis la taskon starigi interretan mapon de esperanto-kursoj laŭ propono de Felix Zesch.

Dum la merkreda sesio la komitato ankaŭ elektis novan estraron de TEJO por la dujara periodo 2009-2011, en jena konsisto:[7][8]

Aldone la komitato elektis Marek Blahuŝ el Ĉeĥio kiel komisiiton pri Reta Agado.

Dum la tria sesio, vendrede la 24-an de julio 2009, estis prezentitaj rezultoj de komitataj laborgrupoj kiuj laboris ekde la unua kunsido kaj okupiĝis pri:

  • Aliĝpetoj de la benina kaj meksika esperanto-junularoj, BOJE kaj MEJ (gvidanto Rogener Pavinski) – la streboj estis bonvenigitaj kaj koncerna estrarano komisiita en kunlaboro plibonigi la statutojn de tiuj asocioj.
  • Reta membreco (gvidanto Nico Huurman) – estis akceptita starpunkto en kiu TEJO kontraŭas enkondukon de reta membreco en UEA/TEJO proponitan en la komitato de UEA, se ĝi ne estos parto de larĝa strategio rilate al la reta agado de tiuj organizoj.
  • Kien iru TEJO.org? (gvidanto Felix Zesch) – kreiĝis mensomapo prezentanta la deziratajn erojn de estonta nova retpaĝaro de TEJO.

Plue dum tiu kunsido estis konfirmita ekuzo de jam preta sistemo por perinterreta komitata voĉdonado, diskutita la emo de E@I malfariĝi faka sekcio de TEJO, planita nomumo de komisiito pri Mezoriento kaj Norda Afriko, laŭtlegita kaj aprobita kongresa rezolucio, kaj elektita elekta komisiono por la oficperiodo 2009-2011. Fine de la kunsido estis ekstere farita komuna foto de la ĉeestintaj komitatanoj.

Distra programo[redakti | redakti fonton]

Prezentoj kaj kursoj distraj okazis dumtage kadre de programeroj kiel ekz. "Agado per Esperanto: projekto Nabouba", "Dancoj el Okcitanio", "Kulturo de donaj kosakoj", "Kurso de otomana skribmaniero", "Lernado de Esperanto-kantoj", "Popolmuzika ateliero", "Skribilĵonglado", "Mezepokaj dancoj", "Modernaj dancoj", "Vikipedio – Kio? Kial? Kiel?".

Vespera programo[redakti | redakti fonton]

Ĉiutage post la vespermanĝo ekde 20:30 okazis komuna vespera programo, kiun gastigis laŭokaze kelkaj ejoj:

  • salono en la kulturcentro Lidové Sady (15 minutojn piede de la kongresejo, loko por ĝis 450 sidantoj)
  • klubejo Vlak en bloko A de la studenthejmo Harcov (2 minutojn piede de la kongresejo, loko por ĝis 300 starantoj)
  • ĉefa placo en la urbocentro de Liberec (Náměstí Dr. Edvarda Beneše)
  • tegmento de la 8-etaĝa kongresejo (bloko C de la studenthejmo Harcov)

Vespera programo sabate la 18-an de julio en Lidové Sady – la solena malfermo – estis la unua oficiala programero de la tuta kongreso, kvankam ĝin pro daŭra alvenado kaj akceptado multaj partoprenantoj ne povis ĉeesti. Inaŭguris la vesperon internacie fama infana koruso Severáček el Liberec. Sekvis salutmesaĝoj de la LKK-prezidanto Marek Blahuš, de reprezentanto de la loka Esperanto-klubo Milan Kazdera, de la prezidanto de UEA Probal Dasgupta (pro lia neĉeesto laŭtlegis alia persono) kaj de la prezidanto de TEJO Gregor Hinker. Per samtempa triobla tondo de ŝnuro oficiale deklaris la kongreson malfermita triopo de reprezentantoj de la kunorganizantaj landoj (Marek Blahuš nome de Ĉeĥio, Julia Hell nome de Germanio kaj Łukasz Żebrowski nome de Pollando). La ceremonion per gitarludado sekvis Pavla Dvořáková, prezentante Esperanto-version de la kanto "Krásný je vzduch" (Belas aer') de ĉeĥa kantisto Jaroslav Hutka kiun kun li kunkantis 800.000 homoj en Prago la 26-an de novembro 1989 (antaŭ 20 jaroj), kelkajn tagojn post la liberiĝo de Ĉeĥoslovakio. Finis la vesperon prezento de dumkongresaj ekskursoj fare de Pavel Brom kaj gravaj anoncoj prezentitaj de la moderatoroj. La oficialan parton ankoraŭ samloke sekvis jam malpli oficala interkona vespero.

Dimanĉe la 19-an de julio kadre de la nacia vespero koncertis en la klubejo Vlak populara rok-rokenrola junulara muzikgrupo el Liberec PECH, kiu pliriĉigis sian ĉeĥlingvan koncerton ankaŭ per kelkaj esperantlingvaj frazoj kriataj inter la kantoj kaj unu improviza kanteto ritme ripetanta kune kun la aŭskultantaro la vorton "Esperanto".

Lunde la 20-an de julio vespere prezentiĝis en Lidové Sady parodia miksaĵo de modernaj britaj televidkonkursoj transplantitaj en la Esperanto-mondon - aktorata kvizo aranĝita de Rolf Fantom kune kun Tim Owen, Michela Peisino, Felix Zesch kaj Emmanuel Bosquet. Fine de la vespero okazis samloke komuna fotado kun oficiala fotisto Ivo Miesen.

Marde la 21-an de julio vespere koncertis la dana akordeonisto Kimo, kies koncerto estis lastmomente translokita el klubejo Vlak sur la tegmenton de la 8-etaĝa kongresejo kio donis al la koncerto aparte specialan etoson.

Merkrede la 22-an de julio okazis sur la ĉefa placo rekordrompa koncerto de JoMo (legu detale en la sekcio Publikaj eventoj).

Ĵaŭde la 23-an de julio kadre de invito al la 94-a UK okazonta la sekvan semajnon en Bjalistoko prezentiĝis en klubejo Vlak per sia entute unua publika koncerto la brazila rokgrupo Supernova.

Vendreda vespero la 24-an de julio estis la lasta vespero de la IJK. Tiam okazis tradicia internacia vespero por kiu ĉiu partoprenanto povis proponi propran mallongan artan programeron. Meze de la vespero okazis ankaŭ prezento de la novelektitaj TEJO-estraranoj kaj oficala lanĉo de la nova interreta versio de Pasporta Servo. Fine de la vespero la LKK-prezidanto Marek Blahuš dum mallevado kaj faldado de la IJK-flago fare de la ceteraj organizantoj fermis la kongreson dankante al ĉiuj partoprenintoj, kontribuintoj kaj organizintoj. La IJK-flagon sekve simbole transdonis Łukasz Żebrowski (membro de la organiza teamo kaj novelektita TEJO-estrarano pri kongresoj) al Ariadna García Gutiérrez, prezidantino de la LKK de la sekva 66-a IJK okazonta en 2010 en Santa Cruz del Norte (Kubo).

Nokta programo[redakti | redakti fonton]

Nokta programo, kiu sekvis la vesperan programon kaj daŭris ofte ĝis la matenaj horoj de la sekva tago, proponis elekton inter la sekvaj eroj:

Krom tiu ĉiutaga sĥemo okazis en kelkaj tagoj kadre de la noktaj programeroj ankaŭ ekstervicaj prezentoj, ekzemple karaokeo en la drinkejo, koncerto de la brazila repisto Tone en la diskejo, koncertoj de Elena Melnikova kaj Robert von dem Borne en la gufujo, aŭ projekciado de la furora ĉeĥa senparola animacia filmetserio Krtek en la filmejo.

Ekskursoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenintoj de la tuttaga ekskurso al Prago antaŭ la Praga burgo.

Inter la proponataj ekskursoj troviĝis ekskurso al la ĉefurbo de Ĉeĥio Prago, naturhistoria ekskurso al Bohemia Paradizo, ekskursoj sur la montopintojn Ještěd (tuj apud Liberec) aŭ Sněžka (plej alta monto de Ĉeĥio en la montaro Krkonoše), ekskurso al la Valo de Kryštofbierfabriko en Klášter Hradiště nad Jizerou; ne mankis ankaŭ malpli longaj ekskursoj al la zoologiabotanika ĝardenoj en Liberec (ambaŭ plej malnovaj en Ĉeĥio), aŭtomobila muzeo de Škoda Auto en Mladá Boleslav, aŭ muzeo de vitraĵoj en la apuda urbo Jablonec nad Nisou (atingebla per interurba tramo).

Publikaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Reprezentantoj de la kongreso kun kardinalo Vlk.

Praga kardinalo Miloslav Vlk, kiu egidis la kongreson, alvenis dimanĉe la 19-an de julio 2009 por celebri por kongresanoj kaj por lokaj Liberecaj katolikoj sanktan meson en Esperanto.[9][10][11] Ĝi okazis je la 10-horo, en la ĉefdekana kirko de sankta Antonio la Granda, en la urbocentro.

Merkrede la 22-an de julio 2009 okazis sur la ĉefa placo de Liberec publika koncerto de la franca kantisto JoMo, kiu provis rompi sian propran rekordon kaj fine kantis dum la koncerto kantojn en 19 malsamaj lingvoj (franca, hispana, angla, kataluna, mohoka, portugala, itala, okcitana, eŭska, nederlanda, pola, ukraina, jida, rusa, hebrea, germana, serbokroata, ĉeĥa kaj Esperanto).

Ĵaŭde la 23-an de julio 2009 sur la ĉefa placo okazis kultur-lingva festivalo (KLF), malfermita al la ekstera publiko, dum kiu pluraj landoj po du en budoj prezentis sin per specimenoj de lingvaĵo, geografio, kulturo, vestaĵoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tuj antaŭ la KLF okazis provo pri unua esperantista fleŝmobo. Ĝuste kiam la KLF estis finiĝanta, komenciĝis subite forta pluvo, kiu daŭris dum kvaronhoro kaj krom helpi abrupte fini la aranĝon ankaŭ ĝojigis grupon de partoprenantoj kiuj dancis malsekaj meze de la placo dum aliaj kaŝis sin en la budoj, en enirejo de la urbodomo aŭ aliaj sekaj lokoj.

Ankaŭ la ĵaŭdvespera premiera koncerto de la brazila Esperanto-rokgrupo Supernova en klubejo Vlak en la bloko A de la studenthejmo Harcov estis malfermita al la ekstera publiko.

Ceteraj programeroj[redakti | redakti fonton]

Kadre de la programo funkciis dum la tuta semajno en la enirhalo de la kongresejo ankaŭ ludejo organizata de Carolin Weemeyer kaj libroservoj de Johann Pachter kaj Peter Baláž.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

Amaskomunikilaj aperoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ, dum kaj post la IJK, Esperanto, la kongreso kaj la kongresanoj plurfoje aperis en la amaskomunikiloj – raportis pri la temo ne nur la ĉeĥlingvaj en Ĉeĥio, sed kongrue kun la internacieco de la organiza teamo ankaŭ la germanlingva programo de la Ĉeĥa radio kaj la nokta programo de la ĉefa germana televido ARD, kies triminutan raporton kun voĉo en Esperanto kaj germanaj subtekstoj vidis pli ol 500.000 spektantoj en Germanio.

Informado pri Esperanto en amaskomunikiloj daŭris ankaŭ post la kongreso - la ĉeĥa kristana TV Noe projekciis dum aŭgusto kaj septembro ĉiujn ses partojn de la filmo Esperanto estas... de E@I (po unu por semajno, ĉiam kvinfoje la saman) kaj en la novembra numero de la porknabina kristana revuo In! aperis artikolo pri Esperanto.[12]

Kongresa rezolucio[redakti | redakti fonton]

En lasta sesio de sia kunsido dum la IJK, la komitato de TEJO aprobis sub la nomo Rezolucio de Liberec' kongresan rezolucion pri libereco elekti sian identecon, kiu estis intencita kiel reago al la publike aperintaj opinioj de Václav Klaus, prezidento de la Ĉeĥa Respubliko, pri malaperado de naciaj identecoj kaj pri esperanto kiel lingvo morta. Tekston de la rezolucio kunverkis interalie Gregor Hinker kaj Michael Boris Mandirola.

Sekvaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

La german-pola grupo, kiu kune kun ĉeĥoj kaj alilandanoj organizis la 65-an IJK-n, poste kune preparis ankaŭ la unuan okazon de la nova vintra junulara Esperanto-aranĝo JES (Junulara E-Semajno), kiu okazis dum la jarŝanĝo 2009/2010 en Zakopane (Pollando). Aldone Łukasz Żebrowski, program-kunordiganto de la 65-a IJK, elektiĝis TEJO-estrarano respondeca pri kongresoj kaj en tiu posteno li havu gravan rolon pri kunordigado de la sekvaj du IJK-j (la 66-a IJK en 2010 en Santa Cruz del Norte, kaj la 67-a IJK en Kievo en 2011).

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiuj dum la kongreso novelektitaj TEJO-estraranoj estis membroj de la programa teamo de tiu IJK. Du pliaj teamanoj elektiĝis en TEJO-estraron en 2011.
  • Pro granda geografia diseco de la organizantoj okazis neniu surloka LKK-kunsido kaj la preparoj grandparte okazis helpe de interreto (dissendolisto, vikio, tujmesaĝiloj).
  • Kadre de la kongreso okazis la unua koncerto de la muzikgrupo Supernova (kiu antaŭe jam eldonis albumon).
  • Vespere la 21-an de julio okazis aparte sukcesa koncerto de Kimosur tegmento de la 8-etaĝa kongresejo, kun cirkla rigardo al la lumanta urbo Liberec kaj la Ještěd-turo, inkluzive de eblo spekti la sunsubiron. Sur la tegmento stariĝis eĉ provizora drinkejo. La organizantoj sukcesis kredigi al multaj partoprenintoj ke tiu koncertejo estis dekomence intencata, kaj multaj partoprenintoj post la koncerto tre laŭdis tiun elekton, dum efektive temis pri lastmomente elpensita kriza solvo anstataŭ la klubejo Vlak kiun ne eblis eniri pro mankanta ŝlosilo.
  • La 24-an de julio kadre de la TEJO-vespero estis oficiale lanĉita la nova reta versio de Pasporta Servo, nomata Pasporta Servo 2.0.
  • Unuafoje en IJK ekzistis nur interretaj aliĝiloj kaj oni ne plu disponigis paperajn.
  • Nomŝildoj sur kolŝnuro kiujn la partoprenantoj ricevis por pli facile rekoni unu la alian estis ambaŭflankaj (kun ambaŭ flankoj identaj) por elimini la ĝenon de libervola turniĝo kiu igas unuflankan nomŝildon neuzebla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kivenić, Bedun E. IJK 2009 en Serbio. NUN (2008-04-01). Arkivita el IJK 2009 en Serbio la originalo je 2008-05-13. Alirita 2014-12-13.
  2. Akademio ĉe Suda poluso kaj Tutina IJK. Libera Folio (2008-04-02). Alirita 2014-12-13.
  3. IJK en Serbio, chu trompo... au misinformo?[rompita ligilo] – reago de Adje Adjevi el Togolando al la mesaĝo de Bedun E. Kivenić en dissendolisto "landa-agado" ĉe Yahoo! Groups
  4. Kivenić, Bedun E. IJK tamen ne en Serbio. ipernity (2008-04-13). Alirita 2014-12-13.
  5. Oficiala emblemo por la 65-a IJK en Liberec'. Alirita 2014-12-13.
  6. Informilo de Liberec' (PDF) (2009). Alirita 2014-12-13.
  7. TEJO ricevis novan Estraron en Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 333 (2009-07-23)
  8. Estrara kaj aliaj elektoj en Liberec'. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2019-06-28.
  9. Katolický týdeník, 30. 6.–13. 7. 2009, 14.–15. neděle, ročník XX, č. 27–28, pĝ. 14, kolumno Litoměřice. ISSN 0862-5557.
  10. Kardinál Vlk bude sloužit mši v esperantu (ĉeĥe). La Praga Ĉefepiskopejo (2009-07-13). Arkivita el la originalo je 2018-04-03. Alirita 2014-12-13.
  11. Kardinál Vlk bude v Liberci sloužit mši v esperantu (ĉeĥe). Christnet.cz (2009-07-13). Alirita 2014-12-13.
  12. Esperanto: jazyk přátelství ("Esperanto: lingvo de amikeco") In In!, listopad 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.