Derk Ederveen
Aspekto
| Derk Ederveen | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 29-an de junio 1965 (60-jaraĝa) |
| Lingvoj | nederlanda • angla • Esperanto |
| Loĝloko | Oostrum |
| Nacieco | nederlandano |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Alma mater | Radboda Universitato en Nimego (1983–1988) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Derk Nicolaas Marie EDERVEEN (naskiĝis la 29-an de junio 1965) estas nederlanda esperantisto.
Inter 1983 kaj 1991 li estis estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo.
En 2007 li fondis la tekstburoon Skribo.
La 20-an de julio 2009, dum la unua sesio de la TEJO-komitatkunsido de IJK 2009, li ricevis honoran membrecon en TEJO pro sia longdaŭra kaj elstara laboro por Pasporta Servo.

