Psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Psiĥologio)
Saltu al: navigado, serĉo

Psikologio, aŭ psiĥologio, (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo') estas scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognojn, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp.

Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco en tio ke ĝi ne simple studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas.

Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel natursciencon, socian scienconhoman sciencon. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nobel-premiito Ivan Pavlov.

En la fino de la 19-a jarcento la psikologio komencis uzi sciencajn metodojn por studi la homan menson, kaj ekde tiam ĝi estas agnoskita kiel aparta scienco.

En 1879 la germana sciencisto Wilhelm Wundt fondis la unuan laboratorion, kiu estis ekskluzive dediĉita al psikologia esploro. Aliaj fruaj psikologoj estis la germano Hermann Ebbinghaus (pioniro pri la studo de memoro), la ruso Ivan Pavlov (kiu malkovris la lernoprocezon de kondiĉigo), la usonano William James kaj la aŭstro Sigmund Freud.

La ideoj de Freud iĝis aparte konataj, ĉefe ĉar ili multe kontraŭis la ĝis tiam akceptitan bildon de la homa menso. Li inventis la esprimon subkonscio, kaj li asertis ke la "memo" ekzistis en interbatalo inter la egoo, la superegoo kaj la iduso.

Ekde la mezo de la 20-a jarcento multaj psikologoj malakceptas la teorion de Freud, ĉar laŭ ili ĝi ne havas sufiĉan sciencan bazon. Tio kondukis al la estiĝo de kondutismo. Laŭ kondutismo la psikologio studu nur la observeblan konduton, ĉar tion oni povas mezuri. Scienca scio de la menso laŭ kondutistoj ne eblas, ĉar ĝi estas tro metafizika.

Fine de la 20-a jarcento estiĝis nova interdisciplina studo de la homa menso, konata kiel kognitiva scienco. Kognitiva scienco denove konsideras la menson priserĉebla subjekto, kaj uzas evoluan psikologion, lingvistikon, komputikon, filozofion kaj neŭrosciencon por studi ĝin.

Fakeroj[1][redakti | redakti fonton]

Evolua psikologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Evolua psikologio.

Evoluaevolucia psikologio estas psikologia alirmetodo, kiu eksplikas la fakojn de psikologio (ekz. socia, personeca...) pere de adaptadaj kaj evoluaj signifoj. La evolucia psikologio esploras klasikajn psikologiajn faktojn kaj datenojn, sed provas klarigi ilin per la evolu-historio de la homo, ekzemple la homa situacio en ĉasistaj-kolektistaj socioj. Tiaj socioj formis kadron por homa vivo dum jarmiloj, dum kiuj la evolucio favoris individuojn, kiuj laŭ sia psiko plej bone integriĝis en tian socion.

Skoloj[redakti | redakti fonton]

Psikanalizo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Psikanalizo.
Carl Gustav Jung

Psikoanalizo (el la grekaj vortoj ψυχη psikoanimo, kaj ανάλυσις analizo, do "esploro kaj mal-enigm-igo de la animo") estas skolo de psikologio kaj psikoterapio, fondita ĉirkaŭ la jaro 1890 de la viena neŭrologo Sigmund Freud. El la origina teoriaro de psikoanalizo evoluis la diversaj skoloj de profunda psikologio.

La teoria konceptaro origine celas malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo. Sigmund Freud, post studo de histeriaj pacientoj, unuafoje vortumis kaj difinis la modelon de Nekonscio. Dum la plua evoluo de la teoria laboro, li aldone evoluis la koncepton de Mio (Egoo), Supermio (Superegoo) kaj Ĝio (Iduso). La "Mio" naskiĝas el rilato kaj malsamiĝo inter homo kaj mond, kaj la "Supermio" temas pri la kulturaj aspektoj, moralo, kaj ĝi nepermesas ke homo realigu ĉiujn dezirojn. Kontraŭe la "Ĝio" estas la instinktoj kaj spontaneaj deziroj, kiujn la homoj kunvivantaj en socia organismo ne ĉiam senbremse transformas al ago, ĉar tio pliakrigus la interhomajn konfliktojn.

Aparte de la teoria konceptaro, la psikoanalizo iĝis kompleksa modelo por la priskribo kaj klarigo de la homa psiko, kaj sur ĝi baziĝas ampleksa psikoterapia skolo por la terapia trakto de en- kaj interpersonaj konfliktoj, kiu ankaŭ esploraj kulturajn fenomenojn. En ĉiuj dimensioj la psikoanalizo ĝis la nuntempo pluevoluiĝas de praktikaj terapiistoj kaj teoriaj esploristoj, kaj sekve la moderna psikoanalizo karakteriziĝas per teoria, metoda kaj terapia pluralismo.

Sigmund Freud dum la komencaj jaroj de la terapia skolo kunlaboris kun Carl Gustav Jung, sed ĉirkaŭ la jaro 1911 ilia kunlaboro ĉesis, kaj la skolo de Jung restis renomita "analiza psikologio". El aliaj psikoterapiistoj laborantaj sur la bazo de la teorio pri psikoanalizo respektive pri profunda psikologio elstarigindas inter alie Alfred Adler, Otto Reich kaj Erich Fromm, Melanie Klein, Heinz Kohut kaj Jacques Lacan.

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Psikoterapio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Psikoterapio.
Carl Rogers

Psikoterapio (greke ψυχοθεραπεία, psiĥoterapía - kuracado de la psiko) estas la trakto de homoj kun emociaj, korpaj aŭ kondutaj perturboj aŭ malsanoj, per sistema apliko de psikologiaj metodoj de voĉa kaj senvoĉa komunikado.

Ekzistas diversaj psikoterapiaj skoloj. En iuj, aparte en la psikoanalizo kaj parencaj skoloj, aparte gravas la kompreno kaj trakto de la malkonscio, la profundaj pensoj, sentoj, memoroj kaj motivoj, kiuj influas la konscian mondkoncepton kaj la konduton, sed ne estas rekte percepteblaj kaj konscie klaraj al la individuo kiu petas pri psikoterapia helpo. En aliaj skoloj, ekzemple la interparola terapio laŭ Carl Rogers aŭ la racia kondutoterapio, pli centras la konscia pensado kaj sentado, kiu analiziĝas kaj modifiĝas por pli da bonfarto.

En la unuopaj ŝtatoj de la mondo malsamas la kriterioj, kiuj rajtigas je la titolo "psikoterapiisto". En multaj ŝtatoj kuracistoj kaj psikologoj, kiuj post la faka studado plenumas aldonan psikoterapiistan studon, post sukcesa fino de ambaŭ edukoj rajtas je la titolo - en iuj landoj kaj cirkonstancoj ankaŭ fakuloj de aliaj profesioj, ekzemple pedagogoj, post plenumo de aldona psikoterapiista studo rajtas je ĝi. Kutime oni diferencigas inter psikoterapio de plenkreskuloj kaj tiu de infanoj kaj adoleskuloj, ĉar aparte por la terapia trakto de infanoj aplikiĝas signife aliaj metodoj ol por tiu de plenkreskuloj.

Metodoj[redakti | redakti fonton]

Famaj psikologoj[redakti | redakti fonton]

El Eŭropo[redakti | redakti fonton]

El Ameriko[redakti | redakti fonton]

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Terminaro[redakti | redakti fonton]

Deprimo en bildo de Vincent van Gogh

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlson, N. et al. "Psychology, The Science of Behaviour" 3rd Canadian Edition. Pearson. 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]