Psikometriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Psikometriko estas studfako koncerna kun la teorio kaj tekniko de psikologia mezurado. Kiel difinita de la usona Nacia Konsilio pri Mezurado en Edukado (NCME), psikometriko referencas al psikologia mezurado. Ĝenerale, ĝi referencas al la kampo de la psikologio kaj edukado kiu estas rilata al atestado, mezurado, taksado, kaj rilataj aktivaĵoj.[1] Unu parto de la studfako koncernas kun la objektiva mezurado de kapabloj kaj konoj, lertecoj, kondutoj, personecaj trajtoj, kaj eduka atingo. Ekzemple, kelkaj psikometrikaj esploristoj ĝis nun pritraktis la konstruadon kaj validigon de taksaj instrumentoj kiaj demandaroj, testoj, kaj studoj pri personeco. Alia parto de la kampo koncernas kun statistika esplorado kondukanta al la mezurteorio.

Kiel rezulto de tiuj fokusoj, psikometrika esplorado inkludas du ĉefajn taskojn: (i) la konstruo de instrumentoj; kaj (ii) la disvolvigo de proceduroj por mezurado. Praktikistoj de tiu fako estas aluditaj kiel psikometrikistoj. Psikometrikistoj kutime posedas specifan kvalifikon, kaj plej estas psikologoj kun antaŭenira gradigtrejnado. Aldone al tradiciaj akademiaj institucioj, multaj psikometrikistoj laboras por la registaroj aŭ por servoj de homaj rimedoj. Aliaj fakuloj specializas por departementoj de lernado kaj disvolvigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrich, D. & Luo, G. (1993). "A hyperbolic cosine model for unfolding dichotomous single-stimulus responses". Applied Psychological Measurement. 17 (3): 253–276. doi:10.1177/014662169301700307.
  • Michell, J. (1999). Measurement in Psychology. Cambridge: Cambridge University Press. DOI: 10.1017/CBO9780511490040
  • Rasch, G. (1960/1980). Probabilistic models for some intelligence and attainment tests. Kopenhago, Danish Institute for Educational Research), ampleksigita eldono (1980) kun antaŭ- kaj postparolo fare de B.D. Wright. Ĉikago: University of Chicago Press.
  • Reese, T.W. (1943). "The application of the theory of physical measurement to the measurement of psychological magnitudes, with three experimental examples". Psychological Monographs. 55: 1–89.
  • Stevens, S. S. (1946). "On the theory of scales of measurement". Science. 103 (2684): 677–80. doi:10.1126/science.103.2684.677. PMID 17750512.
  • Thurstone, L.L. (1927). "A law of comparative judgement". Psychological Review. 34 (4): 278–286. doi:10.1037/h0070288.
  • Thurstone, L.L. (1929). The Measurement of Psychological Value. En T.V. Smith and W.K. Wright (eld.), Essays in Philosophy by Seventeen Doctors of Philosophy of the University of Chicago, Eseoj en filozofio de dek sep doktoroj de filozofio de la Universitato de Ĉikago. Ĉikago: eldonejo Open Court.
  • Thurstone, L.L. (1959). The Measurement of Values. Ĉikago: University of Chicago Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]