Distimio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La distimio (en greka, dis «nenormala» kaj thimós «humoro»), nomita ankaŭ distimia perturbo kaj deprima persista perturbo, estas kronika perturbo de la animstato kun similaj karakteroj sed malpli severaj ol tiuj de la plejgranda deprima perturbo. Kompare kun tiu lasta, la plej grandaj deprimepizodoj de la distimia perturbo estas pli maloftaj, malpli intensaj kaj pli persistaj.[1]

La kaŭzo de la distimio estas plurfaktora. Ties deveno indikas al organika kaŭzo, aktivata per psikosociaj faktoroj kiel la streso, la elradikigo, la morala ĉikanado, la manko de stimuloj kaj premioj en la infanaĝo, personecoj kaj mempostulaj kaj perfektemaj.

La termino estis uzita por la unua fojo de James Kocsis, de la Universitato Cornell, dum la 1970-aj jaroj.

Ĵusa ŝanĝo en la kvina eldono de la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (DSM-5) estas la modifo de kategorio de la distimio, kies nomo estis anstataŭita per tiu de deprima persista perturbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Colman, Andrew M. (2015). A Dictionary of Psychology (4a eldono). Oxford: Oxford University Press. p. 230. ISBN 978-0-19-965768-1. Konsultita la 31an de Januaro 2018.